Wegscheid (Malsupra Bavario)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Wegscheid)
Wegscheid
Blazono
Wegscheid (Malsupra Bavario) (Germanio)
Wegscheid (Malsupra Bavario) (Germanio)
DEC

Map

foira komunumo en Germanio • neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Bavario
Distriktaro Malsupra Bavario
Distrikto Distrikto Passau
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 08592
Poŝtkodo 94110
Aŭtomobila kodo PA (iam: WEG)
Oficiala Municipokodo 09275156
Politiko
Komunumestro Josef Lamperstorfer
Partio de komunumestro CSU/Bürgerunion
Adreso de la administrejo Markt Wegscheid
Marktstr. 1
94110 Wegscheid
Demografio
Loĝantaro 5542 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 48° 36′ N, 13° 47′ O (mapo)48.59972222222213.79Koordinatoj: 48° 36′ N, 13° 47′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 718 m
Areo 80,68 km²
Oficiala retejo http://www.wegscheid.de
vdr

Wegscheid estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Passau kaj en la distriktaro Malsupra Bavario de la federacia lando Bavario. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 5542 loĝantojn.

Ĝi havas la titolon Markt (= bazarejo).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Wegscheid situas en la regiono Donau-Wald en la suda Bavaria Arbaro. Oriente ĝi limas al Supra Aŭstrio. La federacia vojo B 388 ligas ĝin al Passau (33 km okcidente) kaj Rohrbach (21 km oriente). La distanco al Hauzenberg estas 17 km, al Waldkirchen 24 km.

La loko situas sur orienta montodeklivo (Ponzau-monto) en alto de proksikume 720 metroj kaj estas tipa surmonteta setlejo, kun longdistanca vido al pluraj direktoj.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

Strukturo[redakti | redakti fonton]

La komunumo Wegscheid dividiĝas al jenaj setlejoj:

  • Eidenberg
  • Kasberg
  • Meßnerschlag
  • Möslberg
  • Thalberg
  • Thurnreuth
  • Wegscheid
  • Wildenranna

Historio[redakti | redakti fonton]

Wegscheid estis fondita ĉe grava komerca vojo inter Passau kaj Suda Bohemio. Sian tiaman (1130) nomon Wegisceda ĝi ricevis pro la disbranĉiĝo de la vojo (weg = vojo, scheiden = disigi). Supozeble jam tiutempe ekzistis kristana paroĥejo.

Je la 16-a de septembro 1360 episkopo Gottfried de Passau igis la lokon bazarejo. Tio signifis, ke la lokanoj rajtis komerci per brutoj, greno, ligno ktp. Episkopo Georg von Hohenlohe en liberec-ĉarto de 1404 donis al la bazarejo la privilegion, ĉiulunde okazigi semajnan bazaron. En 1497 aldoniĝis la rajto je jara bazaro (foiro).

En 1649/1650 la pesto frapis la lokon. En 1655 incendio detruis 40 el 67 domoj, inter ili la preĝejon kaj la administrejon (Pflegamt).

La eksa kuratora tribunalejo de la arĥimonaĥejo de Passau en 1803 estis sekularigita kaj la pliparto de la monaĥeja teritorio donita al Ferdinando la 3-a de Toskanujo; en 1805 ĝin ricevis Bavario. Per la administraj reform-ediktoj inter 1806 kaj 1818 anstataŭ la kuratorejo ekestis la nuna komunumo Wegscheid.

En 1808 Wegscheid havis 123 domojn, inter ili 59 kun teksista permeso. Ĝis la mezo de la 19-a jarcento la teksado de lino prosperis en hejma laboro. La provizadon per kruda lino kaj la vendadon zorgis agentoj. Oni produktis kusenojn, borderitajn jupojn, tapiŝojn, damaskajn kaj madrasajn tukojn. Frenzel, la plej grava agento, de 1820 al 1907 en Wegscheid kaj ĝia ĉirkaŭaĵo iutempe okupis 700 ĝis 800 teksistojn.

Ekde 1830 graviĝis kontrabandado de varoj el Aŭstrio, kie la prezoj estis multe malpli altaj, pro importa dogano de Bavario.

Ekde ĉirkaŭ 1870 la amasa produktado de tekstilaj fabrikoj premis la hejmajn teksistojn. En 1904 estis fondita la teksista kooperativo Wegscheid; en 1934/5 ĝi havis 63 membrojn. Ĝis vintro de 1941 la kooperativo produktis ĉirkaŭ 60.000 metrojn da lina tolo por la germana armeo. Fine de 1956 ankoraŭ 40 membroj ricevis komisiojn, unu jaron poste nur 20.

La tribunalo Wegscheid en 1862 estis renomita al distrikta oficejo. En 1880 ĝi estis nuligita, sed en 1888 reinstalita.

La 1-an de decembro 1912 Wegscheid ricevis ligon al la fervoja reto per la fervojo Erlau–Wegscheid, parte dentorela. La 28-an de januaro 1965 la parto inter Obernzell kaj Wegscheid estis malaktivigita.

La teritorio de distrikto Wegscheid, kiu ekestis el la distrikta oficejo, en 1972 estis aldonita al distrikto Passau. Ĝis tiam Wegscheid estis unu el malmultaj germanaj distriktaj ĉeflokoj, kiuj ne havis urbajn rajtojn.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Inter 1970 kaj 2000 la loĝantaro de la komunumo iom kreskis, poste komencis malkreski:

  • 1970: 5.135
  • 1987: 5.393
  • 2000: 5.705
  • 2009: 5.607

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Wegscheid en la germana Vikipedio.