Surbo (rivero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Wehntal)
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri rivero en Svislando. Por informoj pri urbo en Italio, vidu la artikolon Surbo (Italio).
Surbo
Surbo en Endingen
Surbo en Endingen
Surbo en Endingen
rivero
Bazaj informoj
Longeco 25 km[1][2]
Akvokolekta areo 125 km²
Fluo
Fonto en Schöfflisdorf
- Alteco super marnivelo 563 m
- Koordinatoj CH1903: 673879 / 262093 (mapo)47.505448.41926
Enfluejo en Döttingen en la Aron
- Alteco 320 m
- Koordinatoj CH1903: 661428 / 268932 (mapo)47.568228.25494
Geografio
Map
Surbo
vdr

Surbo (germane Surb) estas rivero en la kantonoj Argovio kaj Zuriko.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

La fonto de Surbo troviĝas en Schöfflisdorf je la koordinatoj 47° 30′ 3″ N 8° 25′ 0″ O / 47.50083 °N, 8.41667 °O / 47.50083; 8.41667 (mapo)Koordinatoj: 47° 30′ 3″ N 8° 25′ 0″ O / 47.50083 °N, 8.41667 °O / 47.50083; 8.41667 (mapo), ĉe la norda flanko de la ĵurasa montoĉeno Lägern en la valo nomita Wehntal, kiun ĝi senakvigas.

Fluo[redakti | redakti fonton]

Surbo en Tegerfelden

La rivero fluas de Schöfflisdorf tra Oberweningen, Schleinikon kaj Niederweningen, kaj tiam forlasas Kantonon Zuriko kaj Ĵurason kaj fluas nun en la Svisa Mezlando tra la Surb-valo, kiel la valo nomiĝas en Kantono Argovio tra Schneisingen, Ehrendingen, Lengnau, Endingen, Unterendingen kaj Tegerfelden.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Ĉe la supra parto de la rivero ĝis Niederweningen paralele al la rivero kondukas la fervojlinio de Zuriko al Niederweningen. Komence de la 20-a jarcento ekzistis projekto daŭrigi la fervojlinion de Niederweningen ĝis Döttingen, kie ĝi kuniĝus kun la linio de Badeno al Koblenco. Dum la unua mondmilito la projekto estis haltigita pro monmanko. En la jaro 1937 la projekto estis definitive nuligita, ĉar en tiu tempo la fervojo ricevis konkurencon de la aŭtobusoj. Nuntempe poŝtaŭtolinio certigas la konekton inter Niederweningen kaj Döttingen.

Alfluo[redakti | redakti fonton]

La rivero en Döttingen ducentmetroj sude de la Baraĵlago de Klingnau sur altedo de 320 m s.m. alfluas al Aro.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Einzelnachweise Geoinformationssystem des Kantons Zürich
  2. Geoinformationssystem des Kantons Aargau