Weifberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Weifberg estas monto ĉe la rando de Saksa Svislando, la germana parto de Elba Grejsmontaro. Ĝi situas norde de Hinterhermsdorf kaj proksime al la ĉeĥa-germana limo. La alteco de la monto estas 478 metroj. Sur ĝia supro staras 37 metrojn alta turo, kies panoramoplatformo situas 32 metrojn super la grundo, do 510 metrojn super la marnivelo. La panoramo ampleksas angulon de 270 gradoj. Videblas interalie la montoj Czorneboh (norde, prononcu Ĉorneboh) kaj Lausche (oriente, prononcu Laŭŝe) en Luzacia Montaro – ĉe tre oportuna vetero eĉ Izera Montaro kaj Gigantmontaro – en la sudo Monto Roza en Ĉeĥa Svislando kaj Mileŝova, la plej alta monto de la Ĉeĥa Mezalta Montaro.

La specifan ĉarmon de tiu ĉi panoramo kreas la kontrasto, kiun formas la sovaĝaj rokoscenoj de la Elba Grejsmontaro kune kun la konusaj montoj de la Ĉeĥa Mezalta Montaro kaj la kresto de la Ercmontaro.


Eksteraj ligiloj

turismaj informoj kaj fotoj