Weimarer Stadtschloss

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Rigardo sur la ĉefa enirejo kun kastelturo, maldekstre la Bastilo
Interno de la kastelo.
La Gentz-ŝtuparo.
Granda festosalono.
Pentraĵo de Lucas Cranach la Maljuna: La arĝenta erao.

La Weimarer Stadtschloss (eo: Vajmara Urbokastelo) troviĝas en la urbocentro de Vajmaro ĉe la norda finaĵo de la Ilmpark. La kastelo estas parto de la monda kulturheredaĵo de Unesko „Klasikisma Vajmaro“ kaj ekde la fino de 2008 posedaĵo de la Klasikismo-Fondaĵo je Vajmaro, escepte la domensemblo de Bastilo, kiu apartenas al la Fondaĵo Turingiaj Kasteloj kaj Ĝardenoj.[1]

Historio de la konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

Unue troviĝis surloke akvokastelo mezepoka, kiu en la kurso de la 16-a jarcento evoluis al rezidejo renesancstila (ĉefarkitekta gvidado: Nicol Grohmann). Du incendioj detruis la tuton, en 1618 kaj en 1774. La rekonstruon post la lasta bruligo farigis lia grandduka moŝto Carl August kun la konsilista helpo de Goeto. De tiam originas la internaĵoj. Indas substrekon la belega ŝtuparo, la festosalono el la orienta alo kaj la Falken-galerio en la norda alo. La dungitaj arkitektoj estis (kronologie): Johann August Arens, Nikolaus Friedrich Thouret, Heinrich Gentz. La figurajn ornamaĵon faris ĉefe Christian Friedrich Tieck.

La okcidenta alo, farigita ekde 1816 de Clemens Wenzeslaus Coudray, ricevis inter 1835-47 la ekipaĵon de la t.n. Poetaj salonoj. Ili konsideratas kiel fruaj memoriglokoj por Goeto, Schiller, Wieland kaj Herder. La Goeto-galerio sekvas la arkitekturan koncepton de Karl Friedrich Schinkel, dume pri la pentra programo ĉefe responsas Ludwig von Schorn.

Muzeo kastela[redakti | redakti fonton]

La kastela muzeo aranĝita en la norda, orienta kaj okcidenta aloj de la iama rezidejo, estis ĝis la fuzio kun la organizo Klassik Stiftung Weimar en januaro 2003 la ĉefa elmontrejo de la post 1918 fonditaj Ŝtataj artkolektoj de Weimar kun la kolektoj pri pentrado, grafiko, plastiko, artmetiado (de la Mezepoko ĝis la frua 20-a jarcento). Aliaj partoj de tiuj iamaj Staatliche Kunstsammlungen estis Kastelo Belvedere, Bauhaus-muzeo kaj la Nova Muzeo.

Radikoj de muzea uzo estis jam en la 16-a jarcento; tamen la vera komenco ne estis antaŭ 1700 per la kreado de kabineto de artaĵoj, raraĵoj kaj moneroj sub la regado de duko Wilhelm Ernst. Krome estiĝis biblioteko kaj bildgalerieto. En 1809 oni, laŭ la instigo de Goeto, ekgastigis la tiutempajn modernajn artaĵojn faritajn en la en 1776 inaŭgurita desegnolernejo en kvar salonoj de la kastelo. En 1824/25 moderna bildogalerio tamen alie lokitis, nome en la Marien-strato en la domo Großes Jägerhaus.

Nuntempe la kolektoj prezentas sin kronologie. La teretaĝo gastigas la kolekton kun mezepokaj verkoj pentritaj kaj skulptitaj, kies plejparto devenas el Turingio, Saksio kaj Frankonio (13-a ĝis 16-a jarcentoj). Ĝi estas la plej malnova kolekto siaspece la tuta Turingio. Menciindas aparte verkoj el la ateliero de la skulptisto Naumann el Altenburg kaj de la t.n. Majstro de la Meckfeld-altaro kiu agadis kreive en Erfurt kaj Saalfeld (Saale). Kompletigas tiun parton de la muzeo malgranda sed altkvalita kolekto de rusaj ikonoj (15-a ĝis 19-a jarcentoj), i.a. kun verkoj el la skoloj de Moskvo kaj Novgorod. Gravas ankaŭ la sekcio pri germanaj pentraĵoj el la 16-a jarcento. La pli ol 20 verkoj de Lucas Cranach la Maljuna kaj de lia filo respektive de iliaj atelieroj igas la kolekton unu el la plej gravaj Cranach-kolektoj en tuta Germanujo. Krome gravas du Tucher-portretoj pri Albrecht Dürer kaj verkoj de Hans Baldung Grien kaj Jacopo dé Barbari. Apudas la Cranach-sekcion la prezentado de arta metiado kaj etskulptaĵoj de la 16-a ĝis la 18-a jarcentoj, aĵoj originantaj el la eksa duka artkabineto.

En la una etaĝo troviĝas la kolekto pri nederlandaj majstroj (16-a ĝis 18-a jarcentoj) kun verkoj de flandroj (Peter Paul Rubens, David de Coninck) kaj holandanoj (Willem Claeszoon Heda, Willem Kalf, Adriaen von Ostade). Sametaĝe metatas alia fokuso pri germanaj verkistoj inter 1750-1850: Anton von Maron, Philpp Hackert, Anton Graff, Angelica Kauffmann, Friedrich Tischbein. La romantikan epokon reprezentas Caspar David Friedrich, Philpp Otto Runge, Georg Friedrich Kersting, Moritz von Schwind. Kompletigas la kolekton la tiutempa portretplastika modo de artistoj kiel Johann Heinrich Dannecker, Christian Daniel Rauch, Christian Friedrich Tieck, Ernst Rietschel.

Mebloj el la 18./19. jarcentoj staras en la ĉ. la jaro 1800 nove aranĝitaj salonoj de la nobla etaĝo, el kiuj plej gravas objektoj el la ateliero de David Toentgen kaj el la Peterburgo: en 1804 la cara filino Maria Pavlovna Romanova edziniĝis al vajmarano kaj kuntrenis memkompreneble ankaŭ rusan kulturon kun si.

En la dua etaĝo videblas verkoj de la en 1860 fondita Artolernejo (Weimarer Kunstschule). Ĝi kunfandiĝis al Bauhaus en 1919 kun la iama Großherzogliche Kunstgewerbeschule, kie kunlaboris ankaŭ Henry Van de Velde. Nur du jarojn poste ĝi refonditis por distanciĝo de la Bauhaus-anoj. La fazo ĝis 1900 estas reprezentata i.a. per verkoj de Max Liebermann, Theodor Hagen, Leopold Graf von Hofmann, Carl Strathmann, Max Beckmann.

Sub la estrado de Harry Graf Kessler oni akiris antaŭ ĉio verkojn de la franca kaj belga movadoj de impresionismo/punktismo (Claude Monet, Theo van Rysselberghe, Auguste Rodin). La plej malnovajn akirojn konsistigas verkoj de Lyonel Feiniger kaj Paul Klee.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Museumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2001, ISBN 978-3-361-00612-0, p. 187-189
  • Residenzschloss Weimar. 15 Jahre - 15 Millionen Investitionen. Die Grundsanierung in 15 Jahren durch die Stiftung Thüringer Schlösser und Gärten. (=Berichte der Stiftung Thüringer Schlösser und Gärten, Bd. 7) Imhof-Verlag: Petersberg 2009.
  • Rolf Bothe: Dichter, Fürst und Architekten. Das Weimarer Residenzschloß vom Mittelalter bis zum Anfang des 19. Jahrhunderts. Ostfildern-Ruit 2000.
  • Roswitha Jacobsen (Hrsg.): Residenzschlösser in Thüringen: kulturhistorische Porträts. Bucha: quartus-Verlag, 1998
  • Stubenvoll, Willi: Schlösser in Thüringen: Schlösser, Burgen, Gärten, Klöster und historische Anlagen der Stiftung Thüringer Schlösser und Gärten. Verl. Ausbildung + Wissen, Bad Homburg 1997
  • Adolph Doebber: Das Schloss in Weimar : seine Geschichte vom Brande 1774 bis zur Wiederherstellung 1804, Jena : Fischer, 1911

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Informo de radiostacio MDR de 12-a de decembro 2008

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]