Weinberg im Burgenland

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Weinberg im Burgenland, hungare Borhegy [borhedj] estas ne memstara, malgranda vilaĝeto en Aŭstrio, en federacia lando Burgenlando, en distrikto de Oberwart, en municipo de Wiesfleck. Weinberg kaj Borhegy signifas: vino-monto.

Bazaj informoj

Situo

Weinberg im Burgenland troviĝas de Oberwart je 10, de Pinkafeld je 3 km-oj.

Historio

La unua mencio okazis en 1569. En 1910 vivis en Borhegy 116 homoj (plejparte aŭstroj). Ĝis 1921 la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Felsőőr, poste al Aŭstrio, inter 1938-1945 al Germanio. Weinberg im Burgenland aliĝis al Wiesfleck en 1971.

Vidindaĵoj