Weinfelden (distrikto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Distrikto Weinfelden
Mapo de Weinfelden
Kastelo Weinfelden
Mapo de la distrikto Weinfelden
distrikto de SvisioDistriktoj de Kantono Turgovio
Kantono Turgovio
Ĉefloko Weinfelden
Koordinatoj  47° 34′ N 9° 6′ O / 47.567 °N, 9.100 °O / 47.567; 9.100 (mapo)Koordinatoj: 47° 34′ N 9° 6′ O / 47.567 °N, 9.100 °O / 47.567; 9.100 (mapo)
Areo 227,2 km²
Loĝantardenseco 225 loĝantoj/km²
Federacia Kodo 2008
vdr


Distrikto Weinfelden estas distrikto de Kantono Turgovio. Ĝi havas areon de 227,2 km² kaj nombris post la grandigo la 1-an de januaro 2011 laŭ la statistiko de la 31-a de decembro 2009 entute 49647 loĝantojn. La ĉefloko de la distrikto estas la komunumo Weinfelden.

Geografio

La distrikto Weinfelden situas en la centro de Kantono Turgovio en la meza valo de la rivero Turo. Norde ĝin limas la montoĉeno Seerücken.

Trafiko

Tra Weinfelden pasas la grava linio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Romanshorn al Vinterturo. Weinfelden mem estas regiona fervojnodo kun linioj al Kreuzlingen, Konstanco, Wil kaj Sankt-Galo.

Komunumoj de la distrikto Weinfelden

Stato de la komunumoj post la 1-a de januaro 2011

Post la validiĝo de la nova leĝo pri la komunumo de Kantono Turgovio al la distrikto Weinfelden apartenas la sekvantaj dek-ok komunumoj:

Blazono Nomo Loĝantoj
(Dec 2009)
Areo
in km²
Komunuma n-ro
Affeltrangen 2293 14,44 4711
Amlikon-Bissegg 1229 14,4 4881
Berg 3073 13,1 4891
Birwinken 1300 12,3 4901
Bischofszell 5442 11,7 4471
Bürglen 3092 11,7 4911
Bussnang 2034 19,0 4921
Erlen 3129 12,2 4476
Hauptwil-Gottshaus 1787 12,5 4486
Hohentannen 594 8,0 4495
Kradolf-Schönenberg 3313 10,9 4501
Märstetten 2464 9,9 4941
Schönholzerswilen 772 10,94 4756
Sulgen 3423 9,1 4506
Weinfelden 10159 15,5 4946
Wigoltingen 2133 17,2 4951
Wuppenau 1024 12,15 4791
Zihlschlacht-Sitterdorf 2044 12,2 4511
Totale 18 49657 227,2 2007

Stato de la komunumoj ĝis decembro 2010

Al la distrikto Weinfelden apartenis ĝis la fino de 2010 la sekvantaj ok komunumoj:

Blazono Nomo Loĝantoj
(Dec 2007)
Areo
in km²
Komunuma n-ro
Amlikon-Bissegg 1223 14.4 4881
Berg 3058 13.1 4891
Birwinken 1265 12.3 4901
Bürglen 3092 11.7 4911
Bussnang 2034 19.0 4921
Märstetten 2399 9.9 4941
Weinfelden 9852 15.5 4946
Wigoltingen 2126 17.2 4951
Totale 8 25049 113,1 2007

Historio

La distrikto Weinfelden naskiĝis unue kiel administra unuo de la Helveta Respubliko kaj poste ek de 1803 kiel administra unuo de la tiam nove fondita Kantono Turgovio. En julio 1830 en la distrikto Weinfelden komenciĝis la julirevolucio, kiu kondukis fine al la demokratia konstitucio unue de Turgovio kaj poste de tuta Svislando. Surbaze de la nova leĝo pri la komunumoj de Kantono Turgovio kun efiko de la 1-a de januaro 2011 al la distrikto Weinfelden estis atribuitaj 10 novaj komunumoj, 3 de la distrikto Münchwilen kaj 7 de la malfondita distrikto Bischofszell. La teritorio de la distrikto tiel duobliĝis de 113,1 km² al 227,2 km², kaj la loĝantaro de 25049 al 49647.

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:Projekto