Weinviertel
La Weinviertel [VAJNfirtel] (vina regiono) estas unu el la kvar historiaj, pejzaĝaj regionoj de Malsupra Aŭstrio: Wald- (arbara), Wein-, Industrie- (industria) kaj Mostviertel (mosta regiono). Ĝi havas limojn oriente al Slovakio, norde al Ĉeĥio. Sude de ĝi troviĝas la Aŭstria federacia lando kaj ĉefurbo Vieno.
La Weinviertel konsistas el la distriktoj Gänserndorf [GEnserndorf], Hollabrunn [HOlabrun], Korneuburg [KOrneŭburg] , Mistelbach [MIstelbaĥ] kaj la norda parto de Wien-Umgebung [VIn umGEbung].
La nomo devenas de la vasta vin-kultivado. La plej tipaj vitospecoj estas:
- Grüner Veltliner, [GRIner veltLIner], (blanka), la plej grava vino
- Weißburgunder [VAJSburgunder] , (blanka)
- Welschriesling [VElŝrisling] , (blanka)
- Zweigelt [tsvAJgelt] , (ruĝa)
- Blauer Portugieser [BLAŬer portuGIser] , (ruĝa)
La deven-konfirmo "DAC" (latine: Districtus Austriae Controllatus, regiono Aŭstria kontrolata, [disTRIKtus aŭsTRIe kontroLAtus]) por la "Weinviertel DAC" signifas, ke la vino estas tipa ekzemplo de la speco "Grüner Veltliner" kun hel- ĝis verdflava koloro, seka kaj piproaroma gusto kaj devas havi minimume 12 % vinalkoholon.