Weird Tales

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Koverto de la numero de aŭgusto 1937 (ilustris Margaret Brundage)

Weird Tales (Kuriozaj rakontoj), estis usona pulpa magazino, kiu aperis inter marto 1923 kaj septembro 1954. Ĝi publikigis rakontojn el ĝenroj fantasto, hororo, gotiko kaj fantazio. En 1988, nova revuo pri fantasto kaj sciencfikcio reprenis ĝian nomon.

La unua epoko

Tiu revuo estis lanĉita de Jacob Clark Henneberger kaj J.M. Lassinger, kiuj esperis profiti de la bona famo de tiamaj revuoj kiel la krimliteratura revuo "Black Mask". La unua ĉefredaktisto estis Edwin Baird, kiu aperigis la unuajn tekstojn de H. P. Lovecraft, Seabury Quinn kaj Clark Ashton Smith.

Ĝia unua jaro estis malfacila, la revuo mallukris kaj iuj monatoj, ne kapablis aperi. Edwin Baird estis maldungita en 1924. H. P. Lovecraft, al kiu J. C. Henneberger proponis la postenon, rezignis. La sekvanta ĉefredaktisto estis Farnsworth Wright, kiu sciis revigligi la revuon. Li dungis famajn aŭtorojn kiel Edgar Hoffmann Price, Abraham Merritt, Robert Ervin Howard, Edmond Hamilton kaj Tennessee Williams.

Farnsworth Wright dungis ankaŭ desegnistoj: Virgil Finlay, Hannes Bok, kaj Margaret Brundage, kies malmulte vestitaj knabinoj[1] ornamis la kovertojn inter 1933 kaj 1938.

Sed en sia tempo, la revuo neniam trafis popolan furoron; kaj suferis konkurencon de la bildliteraturo kaj plikostiĝo de la papero. Post la morto de Lovecraft en 1937 kaj la emeritiĝo de Farnsworth Wright (pro parkinsona malsano) en 1940, la posteno de ĉefredaktoro estas donita al Dorothy Mc Illwraith.

Sub ŝia estrado, la revuo aperigis tekstojn de Ray Bradbury Fritz Leiber, Henry Kuttner, Catherine L. Moore, Theodore Sturgeon kaj August Derleth, prezentita kiel literatura heredanto de Lovecraft. Sed ŝi ne povis bremsi la malprosperon de la revuo kiu ĉesis aperi en 1954 kun la numero 279.

Novaj "enkorpiĝoj"

En 1973 Sam Moskowitz eldonigis novan serion de "Weird Tales". Kvar eldonoj aperis in 1973 kaj 1974.

Inter 1980 kaj 1983, Lin Carter aperigis serion da kvar antologioj de noveloj eltirataj de "Weird Tales".

En 1988, "Weird Tales" estis daŭre relanĉita de George H. Scithers, John Gregory Betancourt kaj Darrell Schweitzer, la unua eldono havis la numeron 290. Tiu nova versio daŭras aperi, kaj ricevis la Premion Hugo[2] en aŭgusto 2009.

Notoj kaj referencoj

  1. el "Field Guide To Wild American Pulp Artist" (angla)
  2. 2009 Hugo Award Winners

Eksteraj ligiloj

grekeangle "Weird Tales" laŭ jardekoj (el Miskatonic University) grekefrance Weird Tales, el "Pulps et magazines américains" grekefrance Weird Tales, magazino pri stranĝo


La novaj "enkorpiĝoj" de Weird Tales

grekeangle "Weird Tales", dua enkorpiĝo grekeangle "Weird Tales", tria enkorpiĝo grekeangle "Weird Tales", kvara (kaj nuna) enkorpiĝo