Weleda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Weleda estas firmao, kies ĉefsidejo troviĝas en Arlesheim, Svislando, kiu aktivas en pli ol 50 landoj. Weleda produktas kaj vendas antropozofiajn medikamentojn kaj kosmetikaĵojn. Weleda havas antropozofian entreprenan filozofion. Nuntempe Weleda estas la en la mondo plej granda produktanto de kuraciloj por alternativa medicino kaj korpoflegiloj.

Kontroverso pri livero de kontraŭfrosta ŝmiraĵo[redakti | redakti fonton]

Ekde la 1980-aj jaroj estis konatigata en Germanio, ke la firmao liveris al Sigmund Rascher, koncentreja kuracisto kaj protektito de Heinrich Himmler "naturkuracan kontraŭfrostan ŝmiraĵon". Rascher serĉis solvojn por la armeaj pilotoj, kies aviadiloj kraŝis, kaj kiuj falis en la maron. Li elprovis la Weleda-ŝmiraĵon kadre de malvarmegigaj provoj ĉe kaptitoj en la koncentrejo Dachau. Kvankam la firmao Weleda liveris la ŝmiraĵon al la privata adreso de Rascher en Munkeno kaj tute ne sciis pri la uzo de la ŝmiraĵo pro la sekretecnivelo de la provoj[1], pardonpetis la firmao skribe fine de la 1990-aj jaroj ĉe la asocio AKdH (de:Aktion Kinder des Holocaust) kaj certigis al la historia seminario de la universitato de Bazelo sciencan prilaboron per malfermo de la firmaaj arkivoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Komparu kun Uwe Werner, Anthroposophen in der Zeit des Nationalsozialismus (antroposofoj dum naziismo), S. 361.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Uwe Werner: Anthroposophen in der Zeit des Nationalsozialismus: (1933–1945), antroposofoj dum naziismo, Munkeno 1999, ISBN 3-486-56362-9 – komparu kun la recenzo de Rainer Hering ĉe H-Soz-u-Kult, interrete legebla, kaj tiu de Jens Heisterkamp: Schatten der Vergangenheit: Anthroposophen und ihre Institutionen im Nationalsozialismus, ombroj de pasintecoj: antropozofoj kaj iliaj institucioj dum naziismo, en: info3, interrete legebla.
  • Ernst Klee: Auschwitz, die NS-Medizin und ihre Opfer, Auŝvico, nazimedicino kaj ĝiaj viktimoj, Frankfurto-ĉe-Majno 1997 – komparu kun la recenzo de Götz Aly: In der Geisterbahn des Fortschritts, en la fantomtrajno de progreso, en: Berliner Zeitung de la 6-a de septembro 1997, interrete legebla en la tekstoarkivo de Berliner Zeitung.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]