Wellman Braud

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Wellman Braud (naskiĝis la 25-an de januaro 1891 je St. James Parish en Luiziano ; mortis la 29-an de oktobro 1966 en Los-Anĝeleso) estis usona basinstrumentisto de ĵazo. Li fariĝis kontata precipe kiel membro de la orkestro de Duke Ellington.

Vivo kaj verkado[redakti | redakti fonton]

Braud devenis de kreola familio, kiu foje skribiĝis Breaŭ, pro tio Braud prononciĝis „Bro“. Junaĝe li iris al Nov-Orleano, kie li ludis violonon kaj basinstrumentojn en propra triopo en la novorleana distrokvartalo Storyville (jam antaŭ 1910). En 1917, kiam la bordeloj en Storyville estis fermataj pro perfortaj okazaĵoj kun anoj de la mararmeo, li transloĝiĝis kiel multaj ĵazmuzikistoj al Ĉikago. En 1923 li iris al Londono kun la bando „Plantation Orchestra“, en kiu li ludis krom basinstrumentoj ankaŭ trombonon.

Post tio li iris al Novjorko al la bando de Wilbur Sweatman kaj transiris meze de 1927 al Orkestro Duke Ellington, kiam ĉi tiu komencis muziki en Cotton Club je Harlemo. Tie ĉi li enigis siajn spertojn el Nov-Orleano, aparte la frapstilon de la kontrabasa ludo, grava kontribuaĵo al la tiama sono de la orkestro de Ellington. La regulaj radioelsendoj de la bando estis kroma kaŭzo, kiel la tiel ludata kontrabaso en la dancbandoj pli kaj pli anstataŭis la tubjon, kiun tamen ankaŭ Braud ankoraŭ uzis foje.

Post kiam li forlasis la bandon de Ellington komence de 1935 (la kialoj estas neklaraj, sed Ellington tiam enkondukis du basojn en sian bandon) li direktis mallongtempe en 1936 je klubejo en Harlemo kun Jimmie Noone kaj surdiskigis kun la bando „Spirits of Rhythm“ de 1935 ĝis 1937. Post tio li muzikis en Novjorko kun propra ensemblo kaj kun Kaiser Marshall, Hot Lips Page kaj Sidney Bechet. En 1944 li pretertempe revenis al Ellington. Ekde 1956 li muziki longe kun Kid Ory. En la 1960-aj jaroj li nur foje aktivis kiel muzikisto.

Duke Ellington omaĝis la „tiom grava rolo“[1] de sia longjara basinstrumentisto per la titolo „Portrait of Wellman Braud“ , kiu estas ero de lia New Orleans Suite (aŭdebla sur la samnoma albumo el 1970).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Akompanteksto al New Orleans Suite de Stanley Dance