Werckmeister-agordoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Andreas Werckmeister publikis en 1681 kaj 1691 la unuajn priskribojn de diversaj bontemperataj agordoj. Ĉi tiuj iom post iom anstataŭis la tiam dominan meztonan agordon, ebligante tiel al la muzikistoj la ludadon en ĉiuj tonaloj.

Agordoj[redakti | redakti fonton]

La nombrado de la Werckmeister-temperaĵoj (agordoj) komenciĝas per sia plej grava verko „Musicalische Temperatur“ (muzika agordo, 1691) ĉe no 3, ĉar li kontraŭstarigas la puran agordon (1) kaj la meztonan agordon (2) al siaj temperado-koncepcioj 3-4. Foje en la literaturo oni markas tiujn per la numeroj 1-4 (vd. retligojn), pli ofte tamen per la der originala nombrado.

  • La agordo no 3 (ofte nur Werckmeister-Stimmung) estas la plej konata kaj la ununura, kiu trafis sur ofta aplikado. Je ĉi tiu temperado oni dispartigas la pitagoran komon en kvar samajn partojn, plimalgrandigante la kvintojn C-G, G-D, D-A kaj B-F diesa je kvarona de la komo. Ĉiuj kvintoj estas puraj (kun frekvencproporcio de 2:3).
  • Je la agordo no 4 oni plimalgrandigas la kvin kvintojn C-G, D-A, E-B, F diesa-C dies a kaj B bemola-F je triono de la pitagora komo. La du kvintojn G diesa-D diesa kaj E bemola-B bemola oni pligrandigas je triona pitagora komo. La kvintoj G-D, A-E, B-F diesa, C diesa-G diesa kaj F-C estas puraj.
  • Je no 5 oni plimalgrandigas la kvin kvintojn D-A, A-E, F diesa-C diesa, C diesa-G diesa kaj F-C je kvarono de la pitagora komo. La kvinton g diesa-d diesa oni pligrandigas je pitagora komo. Ĉiuj aliaj kvintoj estas puraj.
  • Je no 6 oni dispartigas la pitagoran komon en sep partojn. Oni pligrandigas la tri kvintojn C-G, B-F und B-F diesa je sepono, la kvinton f diesa-c diesa je du seponoj kaj G-D je kvar seponoj de la pitagora komo. La kvintojn D-A kaj G diesa-D diesa oni pligrandigas je sepono.

Graveco[redakti | redakti fonton]

La agordoj de Werckmeister markas la unuan historie postplenumeblan paŝon sur la vojo ekde la meztona agordo al malsamŝveba „bonaj“ agordoj. Ĉi tiu fundamenta ŝanĝiĝo donis al la ludantoj pli vastan flekseblecon pri la elekto de la tonaloj ol la meztona agordo. Eĉ kiam aperis aliaj aŭtoroj kun pli fajnaj agordaj variaĵoj (ekz. Johann Georg Neidhardt, Georg Andreas Sorge) kaj la agordoj de Werckmeister mem eble ne estis tiom disvastigitaj, tamen la ofta citado de liaj verkoj montras la disvastigado de liaj ideoj. Ke Johann Sebastian Bach nomas verkciklon „Das Wohltemperirte Clavier“ (La bontemperita klavarilo), estas konsiderebla kiel aludo sur la Werckmeister-titolo de 1681 „Orgel-Probe oder kurtze Beschreibung ... wie ... ein Clavier wohl zu temperiren ... sey“ (orgenekzercado aŭ mallonga priskribo ... kiel oni bontemperu klavarilon).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]