Werner Heisenberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Werner Heisenberg
Nobel-premiito
Werner Heisenberg en 1933, kiam li ricevis Nobel-premion pri fiziko
Werner Heisenberg en 1933, kiam li ricevis Nobel-premion pri fiziko
Persona informo
Werner Karl Heisenberg
Naskiĝo 5-an de decembro 1901 (1901-12-05)
en Vircburgo, Reĝlando Bavario,  Germana Imperiestra Regno
Morto 1-an de februaro 1976 (1976-02-01) (74-jaraĝa)
en Munkeno, Bavario,  Okcidenta Germanio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per renal cell carcinoma • galvezika kancero vd
Tombo Tombejo Waldfriedhof en Munkeno vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germana Imperiestra RegnoVajmara RespublikoNazia GermanioOkcidenta Germanio vd
Alma mater Munkena universitato • Maximiliansgymnasium München vd
Subskribo Werner Heisenberg
Familio
Patro August Heisenberg vd
Patrino Annie Heisenberg vd
Gefratoj Erwin Heisenberg vd
Edz(in)o Elisabeth Heisenberg vd
Infanoj Jochen Heisenberg • Martin Heisenberg • (Anna) Maria Heisenberg • Wolfgang Heisenberg • Christine Mann • Barbara Heisenberg • Verena Heisenberg vd
Profesio
Okupo teoria fizikisto • montgrimpanto • akademiulo • verkisto de nefikcio • universitata instruisto • matematikisto • fizikisto • nuklea fizikisto vd
Laborkampo teoria fizikomatematiko vd
Aktiva en LeipzigMunkeno vd
Doktoreca konsilisto Arnold Sommerfeld vd
Verkado
Verkoj necerteca principo de Heisenberg ❦
Kramers–Heisenberg formula ❦
grupo de Heisenberg ❦
izotopa spino vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Werner Karl HEISENBERG [hajznberk] (naskiĝis la 5-an de decembro 1901 en Würzburg, Germanio; mortis la 1-an de februaro 1976 en München) estis germana fizikisto, kiu ricevis la Nobel-premion en fiziko en 1932. Li studis kun Niels Bohr, verkis kun Wolfgang Pauli kaj estis unu el la kreantoj de la kvantuma mekaniko.

Werner Heisenberg en 1927

Li estis la malkovrinto de la konata necerteca principo de Heisenberg, laŭ kiu ne eblas mezuri lokon kaj movokvanton de partiklo samtempe kun arbitra precizeco.

Krome, li faris gravajn kontribuaĵojn al nuklea fiziko, kvantuma kampa teorio kaj partikla fiziko. Krom tio li grave kontribuis al laboroj sur la kampo de hidrodinamiko de turbulado, la atomnukleo, feromagnetismo, kosma radiado kaj elementaj partikloj kaj li estis projektinto de la unua postmilita nuklea reaktoro en Karlsruhe, Germanio.

Heisenberg, kune kun Max Born kaj Pascual Jordan, disvolvis la matrican formuladon de kvantuma mekaniko en 1925. Li ricevis la Nobel-Premion en Fiziko pro la kreo de kvantuma mekaniko kaj ĝia apliko precipe al la eltrovo de la alotropaj formoj de hidrogeno.[1]

Kvina scienca Kongreso Solvay de 1927. Ni povas vidi Werner Heisenberg-n, la trian ĉe la dekstro de la supra vico. Inter la partoprenantoj, staras Auguste Piccard, Albert Einstein, Marie Curie, Erwin Schrödinger, Wolfgang Pauli, Niels Bohr, Paul Dirac, Louis de Broglie kaj Max Planck.
Poŝtmarko honore al Werner Heisenberg.

Post la Dua Mondmilito, li estis nomumita direktoro de la Instituto Kaiser Vilhelmo por Fiziko, kiu estis baldaŭ poste renomita la Instituto Max Planck por Fiziko. Li estis direktoro de la instituto ĝis ĝi estis movita al Munkeno en 1958, kiam ĝi estis vastigita kaj renomita la Instituto Max Planck por Fiziko kaj Astrofiziko. Heisenberg estis ankaŭ prezidanto de la Deutsche Forschungsgemeinschaft (Germana Esplor-Konsilio), prezidanto de la Komisiono por Atoma Fiziko, prezidanto de la Atomfizika Laborgrupo kaj prezidanto de la Fondumo Alexander von Humboldt.

Lia persono estis dum longa tempo kontestata pro sia polemika rolo en la disvolvo de atomaj armiloj dum la tempo de la Tria Regno[2].

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. . La Nobel Premio de Fiziko 1932—Werner Heisenberg. Nobel-premio (1932). Kontrolita en 8-a de junio 2010.
  2. O'Connor, John J.; Robertson, Edmund F.. «Biografio de Werner Heisenberg», MacTutor History of Mathematics enarkivigita, Universitato de Saint Andrews (angla). Kontrolita en 20-a de majo 2011.