Werner Bergengruen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:Werner Bergengruen (timbre RFA).jpg
Werner Bergengruen

Werner Bergengruen (naskiĝis la 16-an de septembro, 1892, mortis la 4-an de septembro, 1964) estis germana verkisto.

Li naskiĝis en Rigo, kiel dua filo de kuracisto. La familio baldaŭ forlasis la patrujon: La gimnazion Werner Bergengruen ĉeestis en Lubeko, poste li studis teologion kaj arthistorion en Marburg kaj Munkeno.

La Unuan Mondmiliton li partoprenis kiel leŭtenanto en la germana armeo.

En la jaro 1919 li edziĝis, kaj ekde 1920 li laboris kiel ĵurnalisto. Lia unua romano Das Gesetz des Atum aperis en la jaro 1922: unue en gazeto kaj jaron poste kiel libro. Ekde 1925 Bergengruen estis ĉefredaktoro de la revuo Baltische Blätter kaj ekde 1927 li agis kiel libera verkisto en Berlino.

Lia plej sukcesa romano Der Großtyrann und das Gericht aperis en 1935. Ĝi estas filmigita, dramigita kaj tradukita al 15 lingvoj.

La naziismon li malŝatis. En 1936 li fariĝis katoliko, kaj jaron poste, en 1937 li perdis sian anecon en la verkista asocio Reichsschrifttumskammer.

En la jaro 1942 li transloĝiĝis al Achenkirch en Tirolo kaj en 1946 al Zuriko. Lian tempon en Romo (1948/1949) respegulas liaj memoroj Römisches Erinnerungsbuch.

Ekde 1950 li estis membro de diversaj akademioj, inter multaj premioj li gajnis la Wilhelm-Raabe-Preis (1951) kaj la Schiller-Gedächtnispreis (1958).

Werner Bergengruen mortis en Baden-Baden.

Listo de verkoj

  • Das Gesetz des Atum (romano, 1922 kiel gazeteldono, 1923 libroforme)
  • Der große Alkahest (romano, 1926; noveldonita sub la titolo Der Starost 1938)
  • Der Großtyrann und das Gericht (romano, 1935)
  • Die drei Falken (novelo, 1937)
  • Der Tod von Reval (rakontoj, 1939)
  • Am Himmel wie auf Erden (romano, 1940)
  • Der spanische Rosenstock (novelo, 1941)
  • Römisches Erinnerungsbuch (memoroj, 1949)
  • Die heile Welt (poemoj, 1950)
  • Dichtergehäuse (membiografio, eld. 1966)

En Esperanto aperis

  • Kaŝuba kristnasko-kanto. - En: Übertragungen = Tra(nskon)dukoj / tradukis Guido Holz. - Messkirch : Gmeiner, 1988. - paĝoj 108-109