Werner Heisenberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Werner Heisenberg
Nobel-premiito
Werner Heisenberg en 1933, kiam li ricevis Nobel-premion pri Fiziko
Werner Heisenberg en 1933, kiam li ricevis Nobel-premion pri Fiziko
Persona informo
Naskiĝo 5-a de decembro, 1901
en Würzburg, Germanio
Morto 1-a de februaro, 1976
en Munkeno, Germanio
Mortokialo renal cell carcinoma • galvezika kancero
Tombo Tombejo Waldfriedhof en Munkeno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germana Imperiestra RegnoVajmara RespublikoNazia GermanioOkcidenta Germanio
Alma mater Munkena universitato • Maximiliansgymnasium München
Subskribo Werner Heisenberg
Familio
Patro August Heisenberg
Patrino Annie Heisenberg
Frat(in)o Erwin Heisenberg
Edz(in)o Elisabeth Heisenberg
Infanoj Jochen Heisenberg • Martin Heisenberg • (Anna) Maria Heisenberg • Wolfgang Heisenberg • Christine Mann • Barbara Heisenberg • Verena Heisenberg
Okupo
Okupo teoria fizikisto • montgrimpanto • akademiulo • verkisto de nefikcio • universitata instruisto • matematikisto • fizikisto • nuklea fizikisto
Verkoj necerteca principo de Heisenberg
Kramers–Heisenberg formula
grupo de Heisenberg
izotopa spino
vdr
Werner Heisenberg en 1927

Werner Karl HEISENBERG [hajznberk] (naskiĝis la 5-an de decembro 1901 en Würzburg, Germanio; mortis la 1-an de februaro 1976 en München) estis germana fizikisto, kiu ricevis la Nobel-premion en fiziko en 1932. Li studis kun Niels Bohr, verkis kun Wolfgang Pauli kaj estis unu el la kreantoj de la kvantuma mekaniko.

Li estis la malkovrinto de la konata necerteca principo de Heisenberg, laŭ kiu ne eblas mezuri lokon kaj movokvanton de partiklo samtempe kun arbitra precizeco. Krome, li faris gravajn kontribuaĵojn al nuklea fiziko, kvantuma kampa teorio kaj partikla fiziko. Krom tio li grave kontribuis al laboroj sur la kampo de hidrodinamiko de turbulado, la atomnukleo, feromagnetismo, kosma radiado kaj elementaj partikloj kaj li estis projektinto de la unua postmilita nuklea reaktoro en Karlsruhe, Germanio.

Heisenberg, kune kun Max Born kaj Pascual Jordan, disvolvis la matrican formuladon de kvantuma mekaniko en 1925. Li ricevis la Nobel-Premion en Fiziko pro la kreo de kvantuma mekaniko kaj ĝia apliko precipe al la eltrovo de la alotropaj formoj de hidrogeno.[1]

Kvina scienca Kongreso Solvay de 1927. Ni povas vidi Werner Heisenberg-n, la trian ĉe la dekstro de la supra vico. Inter la partoprenantoj, staras Auguste Piccard, Albert Einstein, Marie Curie, Erwin Schrödinger, Wolfgang Pauli, Niels Bohr, Paul Dirac, Louis de Broglie kaj Max Planck.
Poŝtmarko honore al Werner Heisenberg.

Post la Dua mondmilito, li estis nomumita direktoro de la Instituto Kaiser Vilhelmo por Fiziko, kiu estis baldaŭ poste renomita la Instituto Max Planck por Fiziko. Li estis direktoro de la instituto ĝis ĝi estis movita al Munkeno en 1958, kiam ĝi estis vastigita kaj renomita la Instituto Max Planck por Fiziko kaj Astrofiziko. Heisenberg estis ankaŭ prezidanto de la Deutsche Forschungsgemeinschaft (Germana Esplor-Konsilio), prezidanto de la Komisiono por Atoma Fiziko, prezidanto de la Atomfizika Laborgrupo kaj prezidanto de la Fondumo Alexander von Humboldt.

Lia persono estis dum longa tempo kontestata pro sia polemika rolo en la disvolvo de atomaj armiloj dum la tempo de la Tria Regno[2].

Notoj

  1. . La Nobel Premio de Fiziko 1932—Werner Heisenberg. Nobel-premio (1932). Kontrolita en 8-a de junio 2010.
  2. O'Connor, John J.; Robertson, Edmund F.. «Biografio de Werner Heisenberg», MacTutor History of Mathematics enarkivigas, Universitato de Saint Andrews (angla). Kontrolita en 20-a de majo 2011.