Werner Israel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Werner Israel
Persona informo
Werner Israel
Naskiĝo 4-an de oktobro 1931 (1931-10-04)
en Berlino
Morto 18-an de majo 2022 (2022-05-18) (90-jaraĝa)
en Viktorio
Lingvoj anglagermana vd
Ŝtataneco Kanado vd
Alma mater Universitato de KaburboKolegio Triunuo vd
Profesio
Okupo fizikisto • universitata instruisto vd
Laborkampo fiziko vd
Doktoreca konsilisto John Lighton Synge vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Werner ISRAEL (naskiĝis la 4-an de oktobro 1931 en Berlino (Germanio), mortis la 18-an de majo 2022) estis kanada fizikisto.

Israel en 1967 pruvis tiel nomatan sen-harecan teoremon, laŭ kiu nigra truo havas neniajn econ escepte de siaj maso, elektra ŝargo kaj angula movokvanto (do, ke ĝi "ne havas harojn"). Li grave kontribuis al detaligo de la ĝenerala teorio de relativeco, ekzemple pri la relativeca ekvacio de Boltzmann.

Israel pasigis sian junaĝon en Kaburbo (Sud-Afriko) kaj studis ĉe la tiea universitato. Li magistriĝis en 1954 kaj doktoriĝis en 1960 ĉe Trinity College en Dublino. Ĝis 1996 li laboris kiel profesoro de la Universitato de Alberto. Kune kun Stephen Hawking li kompilis kaj eldonis du gravajn jubileajn volumojn, en 1979 okaze de la centa naskiĝtago de Albert Einstein kaj en 1987 okaze de la 300-a datreveno de la eldono de Principia Mathematica de Isaac Newton.