Werner Krauß (aktoro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:Caligari.JPG
Werner Krauss

Werner Johannes KRAUSS, aŭ Krauß en la germana, (n. la 23-an de junio 1884 - m. la 20-an de oktobro 1959) estis germana filmaktoro.

Krauss fariĝis tutmonde fama aktoro pro sia rolo de la demona D-ro Caligari en la filmo Das Cabinet des Dr. Caligari, fare de Robert Wiene. Li cetere ludis la ĉefrolon de filmadapto de Otelo en 1920, kaj ankaŭ estis Iago en 1922-adapto. Li havis elstaran rolon en Das Wachsfigurenkabinett de Paul Leni, kaj en Variété de Ewald Andre Dupont.

Kiam Adolf Hitler fariĝis ŝtatestro, Krauss subtenis la nazian ideologion. Li estis nomumita "Aktoro de la Ŝtato" fare de Joseph Goebbels, kaj ludis ekzemple teruran rabenon en la antisemitisma filmo Jud Süß (1940). Post la Dua mondmilito estis Krauss tamen pardonita, tiel ke li eĉ rajtis partopreni germanajn filmfestivalojn. Li mortis en Vieno en 1959.