Werner Müller

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Werner Müller
Persona informo
Werner Müller
Naskonomo Wilhelm Werner Müller
Naskiĝo 1-an de junio 1946 (1946-06-01)
en Essen
Morto 15-an de julio 2019 (2019-07-15) (73-jaraĝa)
en Essen
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kancero vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de BremenoHochschule für Musik und Darstellende Kunst Mannheim • Windthorst High School Meppen • University of Duisburg vd
Partio sen valoro vd
Profesio
Okupo komerca estro • politikistoekonomikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Werner Müller estis germana industriestro kaj politikisto. Li naskiĝis 1-an de junio 1946 en Essen kaj mortis la 15-an de julio 2019 samloke. En la ministraro unua de Gerhard Schröder, kiu reprezentis la registaron de Germanio inter la 27-a de oktobro 1998 kaj la 22-a de oktobro 2002, li estis ministro pri ekonomio kaj laboro. Werner Müller estis senpartia, sed elektiĝis en la registaron laŭ propono de la Socialdemokratia Partio de Germanio (SPD). Post la ministra posteno, li de 2003 ĝis 2008 estis prezidanto de la karbomina konzerno RAG en la germana Ruhr-regiono respektive de ties ĥemi-industria branĉo Evonik, kaj de 2005 ĝis 2010 ankaŭ estis prezidanto de la kontrolkonsilio de la germania fervoja konzerno Deutsche Bahn.