Werner Zimmermann

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Werner Zimmermann (naskiĝis la 21-an de junio 1893 en Lyss; mortis la 29-an de aŭgusto 1982 en Ringgenberg) estis svisa reformemulo, subtenanto de la liberekonomia teorio de Silvio Gesell, nudisto kaj verkisto. En 1934 li kunfondis la alternativisman bankon WIR-Banko-Kooperativo.

Vivo

Werner Zimmermann inter la jaroj 1909 kaj 1913 pasis la instruistigajn seminariojn en Münchenbuchsee-Hofwil kaj Bern. Ernst Schneider, la direktoro de la berna instruistiga seminario, entuziasmigis lin pri reformpedagogio, psikoanalizo kaj la liberekonomia teorio de Silvio Gesell. Inter la jaroj 1913 kaj 1919 li estis instruisto en la lernejo de Lauterbrunnen. En 1915 li iĝis membro de la ĵus fondita tiel nomata "Freiland-Freigeld-Bund", en Esperanto "asocio de libera tereno kaj libera mono".

Inter la jaroj 1919 kaj 1920 li kiel migra laboristo vojaĝis tra Norda Ameriko, kaj en 1923 revojaĝis tien. En Usono li provis konvinki Edsel Ford, la prezidanton de la aŭtomobilprodukta firmao Ford Motor Company, kaj aliajn ekonomie gvidajn personaĵojn por la liberekonomia konceptaro. En 1929 li estis en Centra Ameriko kaj krome faris prelegojn en Usono kaj Kanado. En Brita Kolumbio li vizitis paroĥo de la rusa kristana komunumo Духоборы (Duĥoborij). En 1930 plia vojaĝo kondukis lin al Havajo, Japanio, Pekino, Mongolio, Ŝanhajo, Honkongo, la filipina insularo, Javo, Balio, Barato kaj Palestino. En Barato li vizitis edukajn instituciojn de Rabindranath Tagore kaj Mahatmo Gandhio.

En 1932 li estis kunfondanto de la setlejo Schatzacker en Bassersdorf proksime de Zuriko. En 1934 li kun la esperantisto Paul Enz kaj kun Otto Studer fondis alternativan bankon, komence nomatan "Wirtschaftsring"", nun WIR-Banko-Kooperativo. Krome li helpis en la starigo de nudisma tereno nomata "Die neue Zeit" ("la nova tempo" en la loĝloko Thielle (nun parto de la municipo La Tène) borde de la lago de Neŭŝatelo.