Listo de roluloj de Star Trek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Wesley Crusher)

Listo de roluloj de Star Trek.

A[redakti | redakti fonton]

Doktoro Tristan Adams: direktoro de mallibereja planedo Tantalus V, psikiatro fama por proklamado de pli humanan rigardon de krimuloj kiel mensaj pacientoj. Li uzis eksprimentan metodon de Simon van Gelder en homoj, inkluzive en van Gelder mem, kaŭzante frenezecon. Spock akcidente aktivigas la neŭtralizilon de van Gelder, kiu malplenigas tute la menson de Adams, mortigante lin.

Teer Akar: Teer (tribestro) de la kapelanoj, kiu favoras la Federacion anstataŭ la Klingonojn.

Leonard James Akaar: Teer (tribestro) de kapelanoj, filo de Akar kaj Eleen, adopta filo de Dr. McCoy.

Akuta: estro de la "Manĝistoj de Vaal".

Inĝeniero Appel: inĝeniero en minejoj de planedo Janus VI.

Atoz: bibliotekisto de planedo Sarpeidon en epizodo All Our Yesterdays.

B[redakti | redakti fonton]

Lt. Dave Bailey - Naviganton de Enterprise en epizodo The Corbomite Maneuver. Builey restas sur la ŝipo de Unua Federacio kiel ambasadoro de la Unuiĝinta Federacio de Planedoj.
Komandanto Balok - kapitano de kosmoŝipo Fesarius, batalŝipo de la "Unua Federacio", aspektanta kiel superinteliga homa infano.
Bele - policisto de planedo Cheron en misio por preni politikajn perfidulojn.
Ruth Bonaventure: unu el la tri virinoj de Mudd.
Phillip Boyce: ĉefkuracisto de Enterprise en la tempo de kapitano Christopher Pike.

C[redakti | redakti fonton]

Christine Chapel : rolulo, kiu aperas en la tri sezonoj de la usona televidserio sciencofikcio Star Trek: The Original Series, same kiel Star Trek: The Animated Series kaj la kinfilmoj Star Trek: The Motion Picture kaj Star Trek IV: The Voyage Home. Rolita de Majel Barrett en origina serio, ŝi estis la flegistino de la kosmoŝipo USS Enterprise (NCC-1701).

Pavel Andreievich Chekov: rolulo el la fikcia universo de Star Trek. En la origina televida serio de la 1960-aj jaroj li estis navigisto de la stelŝipo Enterprise (NCC-1701 kaj NCC-1701-A), kvankam li aperas nur ekde la dua grupo de epizodoj. Lian rolon en la serio de la 1960-aj jaroj ludas la aktoro Walter Koenig. La vojon de la tiutempe nur 17-jara Pavel Ĉekov al konstanta membreco en la teamo de la stelŝipo priskribas la kineja filmo Star Trek de 2009, kie la rolon de la junulo transprenas la aktoro Anton Jelĉin.

Claudius Marcus : Prokonsulo de plandedo Magna Roma en epizodo Bread and Circuses.

Zefram Cochrane: inventisto de la varpa navigado (warp drive). Kiam li akiris mortan malsanon, li eliris tra la kosmo sendirekte kaj frakasis sur nekonatan planedeton. Li konstruis rifuĝon el materialo savita de sia kosmoŝipo kaj konis energian eston, brilantan nubon, kiu redonis al li sanon kaj permesis lin vivi centojn da jaroj. Li estis trovita de skipo de Enterprise, sed ne povis eliri la planedeton pro sana kialo.

Samuel T. Cogley: Advokato de Kapitano Kirk en epizodo Court Martial.

Yeoman J. M. Colt : Yeoman de Entrepise sub kapitano Christopher Pike. Ŝi estis sekrete allogita de Kapitano Pike.

Wesley Crusher: rolulo en la scienc-fikcia serio Star Trek: The Next Generation: (Esperante: Stela Vojaĝo: La Sekva Generacio), ludata de la aktoro Wil Wheaton. Li estas la filo de la doktorino Beverly Crusher. Li akiris la rangon de provizora kadeto el la kapitano Jean-Luc Picard, la rolulo kiu estas ludita de la aktoro Wil Wheaton.

D[redakti | redakti fonton]

Komandanto Data: Rolulo de Stela Vojaĝo: La Sekva Generacio.
Decius : Romulana tripulanto en epizodo Balance of Terror.
Leŭtenanto DeSalle : inĝeniero de Enterprise. En 2267, DeSalle servis kiel ŝipa navigisto. En steldato 2124, li estris grupon al la surfaco de la planedo Gothos. Poste ĉe steldato 3417, DeSalle akompanis kapitanon Kirk al la kolonio ĉe Omicron Ceti III. Poste ankoraŭ tiun jaron, DeSalle funkciis kiel la vicestra inĝeniero de la kosmoŝipo. DeSalle estis metita je la komando de la Enterprise dum la resto de la altranga kunlaborantaro (inkluzive de la kapitano, ĉefdirektilisto, estro-inĝeniero, kaj la piloto) estis forigita de la ŝipo en Pyris VII.
Komodoro Matt Decker: Stelflota komodoro kaj komandanto de la stelŝipo USS Constellation ĝis kiam ĝia skipo estis mortigita de ekstertera kreita "planedomanĝanto" (vidu epizodon The Doomsday Machine). Decker provis mortigi la "planedomanĝanton" per suicida misio kun unu el la pramoŝipoj apartenantaj al la USS Enterprise. Li malsukcesis, sed analizo de lia provo provizis inspiron por la fina solvo uzita por venki la maŝinon.

E[redakti | redakti fonton]

Dohlman Elaan el Troyius: Dohlman (princino) de planedo Elaas. La Elasa Konsilio de Nobeluloj kaj la Tribuno de Troyius konsentis geedziĝi Elaan'on kun la troyiusana reganto, Lucas por certigi pacon inter la du planedoj. Elaan estas malvolonta fianĉino, malbenante aranĝon, ke ŝi konsideras humiligon. Kiam la larmoj de Elaan tuŝas la haŭton de viro, lia koro estas "sklavigita por ĉiam", pro tio, ŝi venenigas per siaj larmon kapitanon Kirkon, li kaj Elaan komencas pasian aman aferon. Malgraŭ tio, Elaan estas liverita sekure al Troyius.
Eleen: vidvino de Akaar, reganto de kapelanoj, patrino de Leonard James Akaar.

F[redakti | redakti fonton]

Fields : inĝeniero de Enterprise, kiu aperis en kelkaj epizodoj de origina serio.
Geordi La Forge: rolulo en Stela Vojaĝo: La Sekva Generacio
Flavius: sklavo kaj gladiatoro de planedo Magna Roma en epizodo Bread and Circuses.
Leŭtenanto-komandanto Benjamin Finney: Teamano de Enterprise. Kapitano Kirk pensas lin sia persona amiko sed Finney ŝajniĝis morti por kulpigi Kirkon kaj venĝi.[1]
Jame Finney: filino de Benjamin Finney, baptofilino de Kapitano Kirk.

G[redakti | redakti fonton]

Leŭtenanto Gaetano: ruĝĉemizulo en The Galileo Seven.
Leŭtenanto Galloway: ruĝĉemizulo kiu aperis en kelkaj epizodoj de la originala serio, li estis unu el la survivantoj de The Galileo Seven, mortis en The Omega Glory, sed, malgraŭ tio, reaperis en Turnabout Intruder.
Leŭtenanto Arlene Galway : ruĝĉemizulo en epizodo The Deadly Years.
Galt: Majstro Supera de Triskelion.
Garrovick : ruĝcemizulo en epizodo Obsession, kiu hezitis pafi sur la ulon, kiu drenas hemoglobinon kaj estas punita de Kapitano Kirk.
Gary Sep (Gary Seven) : Tempovojaĝanto en epizodo Assignment: Earth.

Simon van Gelder : Psikiatro kiu kreis la neŭtraligilon, eksperimenta metodo por forigi memorojn de psikaj malsanuloj kaj trankviligi malliberulojn. Li estis helpkuracisto en malliberejo en planedo Tantalus V. Li estis mensdamaĝita de doktoro Tristan Adams per sia propra maŝino .

Gem: bela, muta virino, kiu estis kaptita de vianoj sur planedo Minara II. Ŝi estas empatiulino, kiu povas absorbi la vundojn de aliaj homoj mallonge prenante ilin sur sin antaŭ ol ili estas resanigitaj. Viano provis juĝi Gemon, se ŝi volus oferi sian vivon por tiu de alia; se ŝi faros tion, la Vianoj uzus sian altnivelan teknologion por savi la reston de la homoj de planedo de Gem de supernovao.

Gorgan : brilan homan aperon el planedo Triacus, kiu intencas preni Enterprise'n per helpo de infanoj en epizodo And the Children Shall Lead.

Amanda Grayson: tera instruistino, kiu vivas en Vulkano edzino de Sarek kaj patrino de Spock.

H[redakti | redakti fonton]

Hanar : Ano de kelvana misio por trovi taŭgan lokon por sia speco en Lakta Vojo. Li reduktas du ruĝĉemizulojn al malgrandaj kubokedroj. (By Any Other Name).

Hansen: Ruĝĉemizulo en Balance of Terror.
William B. Harrison: unu el la oficiroj de 'USS Beagle' kiu mortas en gladiatoraj ludoj en Bread and Circuses.
Ambasadoro Hodin : reprezentanto de planedo Gideon. La plano de Hodin estas infekti la homojn de Gideon per viruso, mallongigante siajn grandegajn vivdaŭrojn kaj mildigante la loĝantaran problemon.
Federacia Komisaro Nancy Hedford: Diplomato kun "malsano de Sukaro", kiu devis kunigi kun energia esto Kunulo por survivi.
Horta : sola ulo de sia speco kiu vivas por protekti la ovojn de la venonta generacio en la planedo Janus VI, kiu mortigis 50 ministojn kaj detruis teamojn kun forta koroda substanco. La besto estas silikata bazforma vivo, kiu havas aspekton de fandita roko kun fajro sur ĝi.

I[redakti | redakti fonton]

Isis : tempovojaĝanto, kiu povas aperi kiel kato aŭ virino kaj komunikiĝas telepatie en epizodo Assignment: Earth.

J[redakti | redakti fonton]

Jackson  : Ruĝĉemizulo en Catspaw.
Elaine (Johnson ?) : Edzino de Robert Johnson.
Robert Johnson: membro de la setleja teamo en Gamma Hydra IV.
Miranda Jones: Psikologistino, diplomato kaj tradukistino. Ŝi povas komunikiĝi kun medusanoj ĉar ŝi estas blinda kaj pro mensa disciplino ke ŝi akiris kiam ŝi studis en Vulkano.

K[redakti | redakti fonton]

Komandanto Kang: Klingona komandanto, kiu akuzas la "Enterprise'n" de pafi sur lia kosmoŝipo kaj postulas, ke ĝi kapitulaciĝas tuj kaj kredante, ke sia edzino Mara estis seksperfortita, defias Kirkon al glava duelo. Kang poste agnoska ke ilia batalado estas senkiala. Kang demetas sian armilon, ordonante al la aliaj Klingonoj tiel fari. [2]

Ambasadoro Kell: klingona ambasadoro en Star Trek: The Next Generation.

Khan Noonien Singh: rolulo de Star Trek. La ulo unue aperis en la origina serio dum epizodo Space Seed [Kosma semo] (1967), kaj estis rolita de Ricardo Montalbán, kiu ripetis la rolon en la 1982-a filmo La Kolero de Khan. En la 2013-a filmo "Star Trek Into Darkness", li estas ludata fare de Benedict Cumberbatch.

Edith Keeler: Pacistino de 20-a jarcento en epizodo The City on the Edge of Forever.

Kelinda: Ano de kelvana misio por trovi taŭgan lokon por sia speco en Lakta Vojo. Ĉar ilia propra ŝipo estis detruita de la negativa energia baro ĉe la galaksia rando, ili bezonas la "Enterprise'n" por fari la 300-jaran reveturon al Andromedo. Ŝi havas amaferon kun Kapitano Kirk (By Any Other Name).

Aurelan Kirk: vidvino de Sam Kirk, bofratino de James T. Kirk kaj patrino de Peter Kirk.

James Tiberius KIRK : fikciulo en la scienc-fikcia serio Star Trek, ludata de la aktoro William Shatner.

Peter Kirk: filo de Sam kaj Aurelan Kirk; nevo de kapitano James T. Kirk.

Sam Kirk: frato de James T. Kirk, edzo de Aurelan Kirk kaj patro de Peter Kirk. Li mortis en kolonio Deneva.[3]

Ambasadoro Kollos: Medusana ambasadoro, kiu estis pasaĝero de Enterprise.

Dahar Kor : La unua nomita Klingono, kiu aperis en Star Trek, kiel antagonisto al Kirk.

Korob: Ano de misio el alia galaksio por trovi taŭgan lokon por sia speco en Lakta Vojo. [4]

Magda Kovacs: unu el la tri virinoj de Mudd.

Ambasadoro Kras : klingona ambasadoro en planedo Kapelo la 4-a, kiu mortas sur tiu planedo.

Kryton : ĉefa korpogardisto de princino Elaan, kiu damaĝas la motoron de la Enterprise laborante kiel sabotanto de klingonoj.

La Kunulo: pure energia esto simila al brilanta nubo, kiun protektas Zefram'on Cochrane'n kaj vivas simbioze kun Nancy Hedford.

Lt. Kyle: regulisto de teletransportilo en Enterprise.

L[redakti | redakti fonton]

Martha Landon : Yeoman de Enterprise, kiu havis amaferon kun Pavel Ĉekov en epizodo The Apple sur planedo Gamma Trianguli VI.

Lars:superulo de trupoj en Triskelion. Li seksperfortis Uhura'n.

Lt. Latimer: ruĝĉemizulo en epizodo The Galileo Seven.

Lazarus : Ulo kiu eniras kaj eliras la universon, renkontante sian memon malamikan en "dimensia koridoro", kreante energian ŝpinon, kiu iras tra la universo en The Alternative Factor.

Leŭtenanto Leslie : ulo kun multaj taskoj la Enterprise, de sekureca oficiro ĝis helpo-piloto. Kvankam li estis mortigita en la dua-sezona epizodo "Obsession", li estis ŝajne revivigita, kaj daŭriĝis por aperi en pluraj postaj epizodoj. Li aperis en 57 episodoj de origina serio. En la epizodo "Obsession", la ulo estis mortigita de gasnuba estaĵo sur la surfaco de planedo. Poste en la epizodo mem, aliflanke, leŭtenanto Leslie denove vidiĝas prenante ordojn de sia konata stacio sur la komandejo. La efektiva klarigo de ĉi tio tamen estas, ke sceno en la manuskripto havis ĉiujn tri membrojn de la teamo "mortigita" de la estaĵo revivante en la medicina ĉambro. Ĉi tiu sceno, tamen, ne estis filmita pro nekonataj kialoj, sed ili ankoraŭ tenis Leŭtenanton Leslie sur la komandejo kaj en estontaj epizodoj. Li reaperas en Star Trek: New Voyages kiel "Admiralo Leslie".

Lethe: krimulino en malliberejo de planedo Tantalus V, kies menso estas trankviligita de doktoro Tristan Adams per metodo de Simon van Gelder.

Roberta Lincoln: knabino, kiu serĉas dungon kaj hazarde havas gravan rolon en epizodo Assignment: Earth.

Lokai: politika rifuĝinto de la planedo Cheron. La plej miriga trajto de Lokai estas, ke lia haŭto estas nigra sur unu flanko de sia korpo kaj blanka aliflanke.

M[redakti | redakti fonton]

Maab: Kapelano kiu mortigas sian ĉefon Akaar'on, gajnante la titolon de Teer (gvidanto) por si mem. Li ordonas la morton de Eleen, la graveda edzino de Akaar, pro la rajto de ŝia nenaskita infano al la posteno.
Mara: Unua ina klingono, kiu aperis en Star Trek. Edzino de Komandanto Kang, ŝi estis kaptita kaj preskaŭ seksperfortita de Ĉekov.

Marlena: oficira "virino de la kapitano" en paralela universo.

Angela Martine: Leŭtenanto de Enterprise kiu aperas kelkfoje en origina televidserio.

Lawrence Marvick: asociita diplomato, kiu intencis mortigi abasadoron Kollos pro ĵaluzo pri Dr. Miranda Jones, sed mortis.

Charlene Masters : Leŭtenanto de Enterprise kiu aperas kelkfoje en origina televidserio.

D-ro Leonard Horatio McCoy estas rolo el la fikcia universo de la sciencfikciaj filmoj Star Trek. En la origina televida serio de la 1960-aj jaroj li estis gvida kuracisto de la stelŝipo Enterprise (NCC-1701 kaj NCC-1701-A). Lian rolon en la serio de la 1960-aj jaroj ludas la aktoro DeForest Kelley. La membriĝon de d-ro McCoy en la stelŝiparo de la Unuiĝinta Federacio de Planedoj kaj la vojon al konstanta membreco en la teamo de la stelŝipo priskribas la kineja filmo Star Trek de 2009, kie la rolon de la juna Leonard McCoy transprenas la aktoro Karl Urban. Kiam la kuracisto pensiiĝas el la servo de la stelŝiparo, li havas la rangon de admiralo.

Eve McHuron: unu el la tri virinoj de Mudd.

Yeoman Mears: Ruĝĉemizulo en epizodo The Galileo Seven.

R. M. Merik: Kapitano de la enketa kosmoŝipo SS Beagle. Unua Civitano de planedo Magna Roma kun nomo Mericus. Post damaĝo de la SS Beagle ĉe Magna Roma, Merik konsentis, ke la planedo devus esti protektita tute de kultura poluado. Merik decidis resti, metante siajn kunulojn en la gladiatoriajn matĉojn, kie la plimulto de ili estus mortigitaj. [5]
Miramanee edzino de Kapitano Kirk[6] kaj ĉefpastrino de sia popolo.

Miri: adoleskantino en planedo, kiu estas ĝusta duplikato de Tero.

Harcourt Fenton "Harry" Mudd: histriona friponulo kiu aperas en epizodoj Mudd's Women kaj I, Mudd. Post la unua epizodo, li estis arestita, sed ŝtelis kosmoŝipon, kiu estis difektita dum sia fuĝo, kaj frakasis sur planedon kaj estis prenita de androidoj, kiuj faris lin sian mastron. Mudd sendas androidon por kapti Enterprise'n por foriri la planedon, sed li restas prizonulo en la androida planedo.
Stella Mudd : edzino de Harry Mudd.

N[redakti | redakti fonton]

Natira : Alta Pastrino de kosmoŝipo Yonada, edzino de Leonard McCoy.
D-ro. Helen Noel: unu el la psikiatroj de la stelŝipo Enterprise en epizodo Dagger of the Mind.
Nomad : intelekta sondilo lanĉita el la Tero dum la frua 21-a jarcento; ĝia misio estis esplori la galaksion kaj serĉi novan vivon, sed ĝi estis raportita detruita. Nomad koliziis kun meteoro kaj estis severe damaĝita. Ĝi tiam vagis tra la spaco, fine kontaktiĝis kunfandiĝis kun potenca fremda sondilo nomita Tan Ru, desegnita por akiri steriligi grundajn specimenojn de aliaj planedoj. Nomad parte integris la agrikulturajn misiojn de Tan Ru, interpretante ĝin por signifi "steriligi difektojn". La kuniĝo de la du sondoj donis al Nomad la vastajn potencojn de Tan Ru, sufiĉaj por detrui la vivon de tuta suna sistemo. Kirk komparas la reencarnigon de Nomad al la brita legendo, en kiu homa infano ŝaltas infanon, kun ĉi tiu lasta supozante la identecon de la antaŭa. Nomad minacis reveni al ĝia "punkto de ĵeto", kaj ke la Tero kaj ĉiuj ĝiaj loĝantoj nun riskas steriligon. Kirk detruas Nomadon en The Changeling.
Norman:Androido, kiu, laŭ ordonoj de Harry Mudd, kaptas Enterprise kaj redirektigas la kosmoŝipon al nekonata planedo, avertante, ke ajna provo malfari tion detruos la stelŝipon.
Numero Unu: fikciulo kiu, en la originala provepizodo de Star Trek, en "The Cage" estis la mistera intelektema duonkomandanto de Enterprise servanta sub Kapitano Christopher Pike. La rolulo estis ludita de Majel Barrett. Ĝis nun la gravulo aperis nur en la unigita piloto kaj en la bildoj uzata en "The Menagerie". En 2019, Numero Unu aperos en la dua sezono de serio Star Trek: Discovery, ludita de Rebecca Romijn.

O[redakti | redakti fonton]

Odona: bela juna virino el Gideoanoj, filino de Ambasadoro Hodin.

P[redakti | redakti fonton]

Ambasadoro Petri: Ambasadoro de planedo Troyius kiu akompanas princinon Elaanon el Elas por geedziĝo kun la troyiusana reganto. La misio de ambasadoro Petri estas instrui Elaanon en la manieroj kaj kutimoj de la troyiusanoj.
Jean-Luc Picard : fikciulo en la scienc-fikcia serio Star Trek ("Stela Vojaĝo"), ludata de Patrick Stewart. Li videblis en la televida serio Stela Vojaĝo: La sekva generacio, kaj en la kinejaj filmoj Star Trek Generations (filmita en 1994), Star Trek: First Contact (1996), Star Trek: Insurrection (1998) kaj Star Trek: Nemesis (2002). Krome li havis malpli grandan rolon en la unua epizodo de la sekva televida serio Star Trek: Deep Space Nine.
Alta Konsilisto Plasus : reganto de planedo Ardana.

R[redakti | redakti fonton]

Janice Rand : fikcia rolulo en la usona serio de sciencfikcia fikcio Star Trek. Ŝi estas la yeoman (persona servistino aŭ asistanto) de la kapitano sur la USS Enterprise (NCC-1701) rolita de Grace Lee Whitney. Rand reaperis en la Star Trek: The Motion Picture, Star Trek IV: The Voyage Home kaj Star Trek VI: The Undiscovered Country. Ŝi poste revenis al Star Trek por memoro-sekvencoj en la lasta filmo, sed montrita kiel parto de la epizodo Star Trek: Voyager "Flashback ". Whitney ankaŭ rolis Rand'on en Star Trek: New Voyages kaj Star Trek: Of Gods and Men. Rand ankaŭ estis rolulita fare de Meghan King Johnson en New Voyages.
William Riker : Ĉefoficiro de Enterprise-D en Stela Vojaĝo: La Sekva Generacio.
Rojan : komandanto de kelvana misio por trovi taŭgan lokon por sia speco en Lakta Vojo. Ĉar ilia propra ŝipo estis detruita de la negativa energia baro ĉe la galaksia rando, ili bezonas la "Enterprise'n" por fari la 300-jaran reveturon al Andromedo. (By Any Other Name)
Leŭtenanto Mira Romaine: Bibliotekisto, kiu iras por labori al Memory Alpha.
Jackson Roykirk: inĝeniero de frua 21-a jarcento, kiu kreis sondilon Nomad.

S[redakti | redakti fonton]

Sarek: patro de Spock, ambasadoro de Vulkano.

Lt. Shea : Ruĝĉemizulo en By Any Other Name;

Montgomery „Scotty“ Scott : rolulo el la fikcia universo de Star Trek. En la origina televida serio de la 1960-aj jaroj li estis gvida inĝeniero de la stelŝipo Enterprise (NCC-1701 kaj NCC-1701-A). Lian rolon en la serio de al 1960-aj jaroj ludas la aktoro James Doohan. La vojon de Montgomery Scott al konstanta membreco en la teamo de la stelŝipo priskribas la kineja filmo Star Trek de 2009, kie la rolon de la juna Montgomery Scott transprenas la aktoro Simon Pegg.

Septimus : rolulita de Ian Wolfe estas la ĉefo de grupo de fuĝintaj sklavoj de planedo Magna Roma (Bread and Circuses), kaj unu el "filoj de la suno". Septimus estis senatano ĝis kiam li aŭdis la "vortojn de la suno" kaj fariĝis sklavo.

Shahna: "superulo de trupoj" en Triskelion, kiu havis amaferon kun Kirk.

Spock : karaktero en la scienc-fikcia serio Star Trek, ludata de la aktoro Leonard Nimoy. Spock estas el planedo Vulkano, filo de ambasadoro Sarek kaj lia teranina edzino, Amanda Grayson kaj la duonfrato de Sybok. Li estis unua oficiro kaj scienca oficiro de la spacŝipo Enterprise.

Profesoro Starnes: arkeologisto, kiu laboris kaj mortis en planedo Triacus en epizodo And the Children Shall Lead.

Tommy Starnes : infano, filo de Profesoro Starnes, dominata de Gorgan en epizodo And the Children Shall Lead.

Leutenanto Stiles : Tripulanto de Enterprise en kelkaj epizodoj de origina televidserio Star Trek.

Stonn : pura Vulkanano, kiun T'Pring preferas al sia fianĉo Spock.
Komodoro Stocker: estro de la Stelbazo 10. Kiam oficiroj de Enterprise malsanigas, li prenis la komandon de Entreprise kaj ordigas direkti kurson al Stelbazo 10, ignorante avertojn, ke tio metos la kosmoŝipon tra la neŭtrala zono de Romulanoj. Kiam la Enterprise eniras la neŭtralan zonon, Romulanaj batalŝipoj atakas, ignorante ĉiujn provojn ĉe kontakto. Stocker, havanta neniun batalan sperton paraliziĝis per indeciso, konsideras kapitulacigi, sed estas memorigita, ke Romulanoj ne prenas malliberulojn.

Komodoro Stone: estro de la bazo Starbase 11.[7]

Hikaru Sulu : rolulo el la fikcia universo de Star Trek. En la origina televida serio de la 1960-aj jaroj li estis la navigista oficiro de la stelŝipo Enterprise (NCC-1701 kaj NCC-1701-A). Lian rolon en la serio de la 1960-aj jaroj ludas la aktoro George Takei. La vojon de Hikaru Sulu al konstanta membreco en la teamo de la stelŝipo priskribas la kineja filmo Star Trek de 2009, kie la rolon de la juna Hikaru Sulu transprenas la aktoro John Ĉo.

Sylvia: esploristo de alia galaksio, kiuj uzas sian potencon per aparato nomata transmutanto, kiu donas al ili kontrolon pri aferoj. Ŝi povas ŝanĝi sian formon. [8]

T[redakti | redakti fonton]

Tamoon: "superulo de trupoj" en Triskelion.
Kapitano Terrell: rolulo en Star Trek II: The Wrath of Khan.
Thelev: membro de la andoriana delegacio en konferenco por diskuti la akcepton de la Coridan-sistemo en la Federacion (Journey to Babel), kiu vere estas klingona spiono.
Tomar: Ano de kelvana misio por trovi taŭgan lokon por sia speco en Lakta Vojo. Ĉar ilia propra ŝipo estis detruita de la negativa energia baro ĉe la galaksia rando, ili bezonas la "Enterprise'n" por fari la 300-jaran reveturon al Andromedo. (By Any Other Name)
Robert Tomlinson : Leŭtenanto de Enterprise en kelkaj epizodoj de originala televidserio.
Yeoman Leslie Thompson  : Ruĝĉemizulo en epizodo By Any Other Name. Ŝi estis transformigita en blokon kaj disbatita al polvo. Ŝi estis la nura virino, kiu mortis en la origina serio kiel ruĝĉemizulo.

T'Pring: fianĉino aŭ edzino de Spock.

T'Pau : rolulo de Star Trek kiu aperas en epizodoj Amok Time (origina serio, rolulita de Celia Lovsky) Darkling (Star Trek: Voyager, rolulita de Betty Matsushita) kaj 'The Forge (Star Trek: Enterprise rolulita de Kara Zediker).

Kapitano Ron Tracey: kapitano de USS Exeter, kies skipo mortis per infekcia malsano akirita el sur planedo Omega IV. Tracey helpis la Kohmojn, unu el la etnoj de Omega IV malobservante la Unuan Direktivon. Li ostaĝas surplanetan teamon de Enterprise, sed estas venkita de Kirk.

Deanna Troi: ŝipa konsilistino en Stela Vojaĝo: La Sekva Generacio.

Lwaxana Troi: rolulo en Stela Vojaĝo: La Sekva Generacio kaj Star Trek: Deep Space Nine.

Leŭtenanto José Tyler : Ruĝĉemizulo en provepizodo The Cage. Eble li estis la unua ruĝĉemizulo laŭ kronologio.

U[redakti | redakti fonton]

Nyota Penda Uhura : rolulo el la fikcia universo de Star Trek. En la origina televida serio de la 1960-aj jaroj ŝi estis la sola virino kaj la sola nigrahaŭta rolulo en la kerna teamo de la stelŝipo Enterprise (NCC-1701 kaj NCC-1701-A), estis diplomito pri kosmolingvistiko kaj respondecis pri komunikado kun ekster-teraj vivoformoj, kaj pri deĉifro de aŭdaj mesaĝoj de ekster-teranoj, kiun la aparatoj de la stelŝipo registris en la kosmo. Ŝian rolon en la serio de la 1960-aj jaroj ludas la aktorino Nichelle Nichols. La vojon de Nyota Penda Uhura al konstanta membreco en la teamo de la stelŝipo priskribas la kineja filmo Star Trek de 2009, kie la rolon de la juna Uhura transprenas la aktorino Zoë Saldaña.

V[redakti | redakti fonton]

Vanderberg: mina kontrolisto en planedo Janus VI.
Vanna: Ino el la kasto de troglitoj el planedo Ardana, estro de la terorista grupo Disruptoroj. Ŝi kreskis en ĉefurbo Stratos kiel servistino kaj poste iris labori en minejoj de zenito. Ŝi ostaĝigis Kirkon en epizodo The Cloud Minders.
Vina: Virino en la provepizodo The Cage kaj sekve en la duobla epizodo The Menagerie. Ŝia kosmoŝipo kraŝis sur kaptita sur Talos IV kaj ŝi estis kaptita kaj resanigita kun tre malbonaj estetikaj rezultoj.

X[redakti | redakti fonton]

Charlie X / Charles Evans: malstabilan 17-jaran knabon, Charlie Evans (Robert Walker Jr.), kun danĝeraj mensaj potencoj, kiu malhavas de trejnado kaj matureco por manipuli ilin saĝe, kiu aperas en epizodo Charlie X.

W[redakti | redakti fonton]

D-ro Janet Wallace: civila sciencisto pasaĝero de Enterprise, kiu helpas Spockon trovi kaŭzon de malsanon en epizodo The Deadly Years.
Cloud William: estro de Yangoj, unu el etnoj de planedo Omega IV.
Leŭtenanto Worf : klingona rolulo en Stela Vojaĝo: La Sekva Generacio.

Z[redakti | redakti fonton]

Zarabeth : virino de planedo Sarpeidon, kiun tirano forpelis al glacia epoko de la planedo per tempomaŝino post kiam iuj el ŝiaj parencoj estis implikitaj en murdita intrigo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]