Wesley Snipes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wesley Snipes

Wesley Snipes (naskiĝis la 31-an de julio 1962 en Orlando, Florida) estas usona aktoro.

Wesley Snipes plenkreskis en New York-a Suda Bronkso ĉe sia patrino. Li studis en High School for the Performing Arts (Altlernejo de la performaj Artoj), New York, kie li ekzercis dancon, kanton kaj aktoradon. Li studis en la Ŝtata Universitato de New York krom ekonomikon ankaŭ "teatrajn artojn".

Li dum 6 jaroj ne povis gajni sufiĉe da mono nur per la studitaj artoj (kiel aktoro, dancisto, kantisto), kvankam li ricevis flankajn rolojn en filmoj kaj serioj. Tiutempe li - je efiko de aŭtobiografio de Malcolm X - alvenis al Islamo.

Oni rimarkis lin post apero en la Muzikvideo Bad de Michael Jackson kiel en rolo de bandoĉefo (aŭ gangoĉefo). Poste li ricevis rolludon en La indianoj de Cleveland.

Li fizika apero (danco, batalsporto) igis lin ŝatata aktoro en Hollywood. Li apartenas al la kelkaj konataj nigrulaj akcionaj steluloj.

Blade: Trinity, filmo de 2004: en la filmo aperis surskriboj en Esperanto.

Filmografio (elekto)

  • 1986: Wildcats
  • 1986: Streets of Gold
  • 1987: Miami Vice - (televida serio)
  • 1987: Critical Condition — Reĝisoro: Richard Pryor
  • 1989: Major League
  • 1990: King of New York
  • 1990: Mo' Better Blues
  • 1991: New Jack City
  • 1991: Jungle Fever
  • 1992: White Men Can't Jump
  • 1992: Waterdance
  • 1992: Passagier 57
  • 1993: Boiling Point
  • 1993: Rising Sun
  • 1993: Demolition Man
  • 1994: Sugar Hill
  • 1994: Drop Zone
  • 1995: Money Train
  • 1995: To Wong Foo, Thanks for Everything, Julie Newmar
  • 1996: The Fan
  • 1997: Murder at 1600
  • 1997: One Night Stand
  • 1998: U.S. Marshals
  • 1998: Blade
  • 1998: Futuresport
  • 2000: The Soul of Love
  • 2000: The Art of War
  • 2000: Disappearing Acts)
  • 2002: Liberty Stands Still
  • 2002: Blade II
  • 2002: Undisputed
  • 2002: ZigZag
  • 2004: Unstoppable
  • 2004: Blade: Trinity
  • 2005: John Doe
  • 2005: Chaos
  • 2005: The Marksman
  • 2006: The Detonator
  • 2006: Hard Luck
  • 2007: The Contractor
  • 2008: The Art of War II
  • 2009: Gallowwalker
  • 2010: Brooklyn’s Finest
  • 2010: Game of Death

Rete: