West Point

El Vikipedio, la libera enciklopedio

West Point - Militistara fortikaĵo ĉe la flanko de la Rivero Hudsono en la ŝtato Novjorkio. Dum la Usona Revolucio, la revolucianoj starigis fortikaĵon ĉe angulo en la rivero. Tie ili metis grandan ĉenon por bloki la britajn militŝipojn, supozante ke la ŝipoj devus halti, kaj kanonoj, situantaj ĉe montoj, forpafus ilin. La britoj neniam provis trapasi tie, tamen spertuloj kredas nun ke la ĉeno ne estus sukcesinta favore al la revolucianoj.

En 1802, la Usona registaro starigis la lernejon United States Military Academy (Usona Militistara Akademio) ĉe West Point, por ke la lecionoj de militoj transirus de generacio al generacio. Tio naskis favorajn rezultojn por Meksika-Usona Milito de 1848, la Hispana-Usona Milito de 1898, la Unua mondmilito kaj la Dua mondmilito. Dum la Usona Interna Milito, generaloj kaj oficiroj de West Point regis ambaŭ flankojn kaj la gvidantoj de la uniistoj kaj la konfederacianoj estis egalaj; aliaj faktoroj venkigis la union super la ribelo. Multaj el la plej famaj generaloj kaj eĉ prezidantoj de Usono studis ĉe West Point, inter tiuj, Robert E. Lee, Ulysses S. Grant, William Tecumseh Sherman, John J. "Black Jack" PERSHING, George S. Patton, Dwight D. Eisenhower, Douglas MacARTHUR, kaj Norman Schwarzkopf.

Ŝablono:LigoElstara