Westerkerk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ĝenerala aspekto de la preĝejo

Westerkerk (nederlande 'okcidenta preĝejo') estas protestanta kirko en Amsterdamo, konstruita en la jaroj 1620–1631 laŭ projekto de Hendrick de Keyser. Ĝi estas brila monumento de Renesanco de la 1-a duono de la 17-a jarcento. La preĝejo situas en bordo de la kanalo Prinsengracht kaj limas la kvartalon Jordaan.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Oni kalkulas la Okcidentan preĝejon kiel la plej altan templon de Amsterdamo. La turo de ĝia kampanilo, konata sub la popola nomo «Longa Jan» (Langer Jan), sublimiĝas super la urbo je 85 metroj; ĝi servas kiel urba dominanto kaj estas simbolo de Amsterdamo. En mezo de la turo lokiĝas kariljono, kiu batas horojn. Ĝia martelo pezas 200 kilogramojn, kaj la plej granda el 48 sonoriloj – 7 500 kilogramojn. La sonoriloj estis elfaritaj de Pierre kaj François Hemony.

L’arkitekturo de la preĝejo kombinas trajtojn de la gotika arkitekturo kaj de nederlanda Renesanco; oni uzis tuj tri ordojn – la dorikan, la ionikan kaj la korintan. Sur la spajron oni instalis modelon de la krono de l’imperiestro Maksimiliano la 1-a, kiu situis en 1493 en Amsterdamo, elkuracis sian malsanon kaj poste donis al l’urbo rajton inkluzivigi lian kronon en la urban blazonon.

En la mezo de Westerkerk situas unu el la plej bonaj orgenoj en la lando, kies konstruon oni datas kiel la jaro 1622. Sur la paneloj de l’orgeno la pentristo Gerard de Lairesse figuris en 1689 muzikilojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La historio de Westerkerk komenciĝis dum Reformacio, kiam l’urbo pasis en protestantismo. Tiam en 1620 komencis Hendrick de Keyser konstruadon de la templo. Post lia morto la konstruado estis finita en 1630 de Jacob van Campen, kiu inkluzive aldonis al konstruaĵo la altan turon. La preĝejo estis sanktigita en 1631 ĉe servo je Sankta Triunuo.

Homoj el limanta urboparto Jordaan komence ne vizitis la templon, sed post ĝia konstruado riĉaj loĝantoj de urbopartoj, situintaj laŭlonge kanaloj, komencis volonte viziti servojn en Westerkerk. Ili deziris ankaŭ havi ilian propran templon, kaj fine en l’urbo aperis ankaŭ la Norda preĝejo (Noorderkerk).

En la jaro 1906 oni lokis en Westerkerk kolonon memore pri Rembranto. Efektive la granda pentristo, kiu mortis mizere, estis sepultita ekster limo de la preĝejo, kaj nur poste oni transigis lian ĉerkon (eble malplenan) en la nordan parton de la templo. Krom tio, en la preĝejo estas sepultitaj kartografo Joan Blaeu, pentristoj Nicolaes Berchem, Gillis d'Hondecoeter, Melchior d'Hondecoeter, Govert Flinck, samkiel modelo kaj amatino de Rembranto Hendrickje Stoffels kaj, eble, lia filo Titus van Rijn.

La 10-an de marto 1966 en la preĝejo estis edzigitaj princino (poste reĝino) Beatrikso kaj princo Claus von Amsberg.

Westerkerk situas apud Domo de Anne Frank, kiu skribis pri sono de ĝiaj sonoriloj en ŝia taglibro. Oni starigis statuon de Anne Frank sur la preĝeja placo. Apud la templo lokiĝas ankaŭ Samseksemomonumento.

En kelkaj aliaj urboj de Nederlando ankaŭ estas preĝejoj kun la sama nomo, ekzemple en Leeuwarden.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]