Westerwald

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
la norda Westerwald ĉe Herkersdorf

La Westerwald [Vestavalt] estas germana mezmontaro, plejparte en la federacia lando Rejnlando-Palatinato, iom ankaŭ en Hesio kaj Nordrejn-Vestfalio. Geografie ĝi troviĝas meze inter la urbegoj Frankfurto ĉe Majno kaj Kolonjo, kiuj ambaŭ distancas ĉirkaŭ 100 kilometrojn.

Geologio [redakti]

La geologie malnova montaro, kies plej alta pinto troviĝas 657 metrojn super marniveolo, kovras areon de 50 oble 70 kilometroj. En la malpli alta okcidenta parto ĝi konsistas el montetoj. La pli kruta orienta parto konsistas je 40 procentoj el arbaroj, tie oni la la montoj prenas ardezon, argilon, bazalton kaj ferajn mineralojn.

Etimologio [redakti]

La nomo "Westerwald", germane por "Okcidenta Arbaro" devenas el la mezepoko kaj origine karakterizis la areon kiel "arbaro okcidente de la urbo Herborn". Ekde la mezo de la 19a jarcento post Kristo ĝi estas la ĝenerala esprimo por la regiono.

La mezalta montaro ankoraŭ ne havas esperantlingvan nomon. La plej taŭga ŝajnas esti Vestervaldo.[mankas citaĵo]

Limigaj riveroj [redakti]

La sekvaj riveroj limigas la mezmontaron:

  • rivero Rejno - la sudokcidenta limo,
  • rivero Sieg [Zig] - la norda limo,
  • rivero Dill - orienta limo, fluas en la riveron Lahn
  • rivero Lahn - la sudorienta limo.