Wewelsburg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La fortikaĵo Vevelsburgo, vidata ekde la valo Almetal
Norda alo kun alira ponto
Enirejoj ene de la interna korto
"Obergruppenführersaal"

La fortikaĵo Vevelsburgo (germane Wewelsburg [VE-velz-burk]) estas fortikada instalaĵo en la urboparto Wewelsburg de la urbo Büren en la distrikto Paderborn de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio en Germanio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Vevelsburgo en sia hodiaŭa formo estis konstruita inter la jaroj 1603 kaj 1609 fare de la princo-episkopo Dietrich von Fürstenberg de Paderborn, kiu regis ekde 1585 ĝis 1618.

Tamen en oficialaj dokumentoj ĝi jam aperas unuafoje en la jaro 1123, kiam estas menciita kiel ĝia posedanto Friedrich von Arnsberg. Post lia morto la fortikaĵo estis detruita fare de la enloĝantoj de la vilaĝo Arnsberg. Poste aliaj estroj rekonstruigis fortikaĵon samloke.

Vevelsburgo estis plurfoje detruita, interalie dum la 30-jara milito pro la okupado de svedaj soldatoj. En la jaro 1815 fulmo kaŭzis incendion, kiu bruligis la nordan turon.

Vevelsburgo estas la ununura konata fortikaĵo en Mezeŭropo kun triangula fundamento.

Uzado dum la nazia epoko[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1934 la SS-estro Heinrich Himmler faris kontrakton kun la komunumo de Büren por luprenadi la fortikaĵon dum la venontaj 100 jaroj, sekvante konsilon de sia konsilisto pri esoterikaj demandoj, la posta SS-grupestro Karl Maria Wiligut. La plano de Himmler estis transfunkciigi ĝin, sub la aŭspico de la arkitektisto Hermann Bartels, en „lernejon por ontaj estroj de la nazia Regno“ kaj en la ĉefsidejon de la SS. Post la „fina venko“ ĝi devis esti la „centro de la nova mondo“ kaj tiucele havi la gigantan diametron de unu kilometro. Raportado pri tiuj laboroj estis severe malpermesita.

Laŭ la mitologio nazia Henriko la 1-a (919-936) estis la fondinto de la tiel nomata „Miljara Regno“, kaj la supozo, ke la fortikaĵo datis el lia epoko, ankoraŭ ege pli altigis ĝian gravecon ĉirkaŭ la jaro 1936, kiam oni festis la 1000-jaran datrevenon de lia morto.

En la jaro 1941 Himmler invitis al SS-kunveno oficiala en Vevelsburgo, dum kiu li oficialigis la „operacon Barbarossa“. Ties celo estis la mortigo de 30 milionoj da homoj loĝantaj en la najbaraj landoj slavaj, por konkeri la teritorion ĝis la Uralo (daŭrigante tiel la tradicion de Henriko la 1-a). Vevelsburgo devis reprezenti la centron de „laŭrasa“ religio kaj esti la oficiala reprezentadocela konstruaĵo de la SS-gvidantaro. Kiam evidentiĝis ke ne estos atingebla alvenus la „fina venko“ en marto de 1945 Himmler ordonis al la SS-Hauptsturmführer Heinz Macher eksplodigi la tutan fortifikaĵon. Tiel la usonaj soldataroj ne povus konkeri ĝin. La eksplodo mem sukcesis detrui nur parton de la norda turo, tamen la interno de la fortifikaĵo komplete bruliĝis.

Por realigi la planitajn konstruadojn (kiuj parte estis efektivigitaj) oni instalis proksime al la vilaĝo barakejon, kiu inter septembro 1941 kaj la 4a de aprilo 1943 estis konata kiel la aŭtonoma koncentrejo Niederhagen. El tiu epoko troviĝas en la norda turo de Vevelsburgo la „Obergruppenführersaal“ (halo por superaj grupgvidistoj) kaj por-kulta hipogeo. Ambaŭ estas fojfoje viziteblaj. Onidire en tiu hipogeo oni celis kolekti la kraniajn ringojn de mortintaj SS-gvidistoj. Tamen laŭ legendo en printempo de 1945 la 11.500 jam kolektitaj ringoj estis transportitaj ene de kontraŭ-aerdefenda ĉerko al monto proksime de la fortikaĵo. Neniam oni retrovis ilin.

Simbolo kun la nomo Nigra Suno, kiu nuntempe ofte estas uzata inter dekstraj ekstremuloj kaj en esoterismo, devenas de grandsurfaca ronda ornamaĵo gravurita en la plankon de la grupestra halo de Vevelsburgo.

Uzado nuntempa[redakti | redakti fonton]

Unu parto el la fortikaĵo nuntempe estas rezervita al junulargastejo - kiu kun 204 litoj estas unu el la plej grandaj en tuta Germanio - kaj alia parto al la distrikta muzeo de la distrikto Paderborn. Ankaŭ la ceteraj partoj de la konstruaĵaro, origine kreitaj fare de la naziuloj kadre de grandskala transkonstruigo, ekhavis pacan funkcion. Ekzemple la iama „vilao Bartels“, aparteninte al la naziula arkitektisto Hermann Bartels, estis renomigita „Paul-Schneider-Haus", kaj nun apartenas al la evangelia eklezia komunumo. Kaj la iama gardista konstruaĵeto antaŭ la fortikaĵo nun funkcias kiel urba renkontejo por junuloj el urbo Büren, kaj gastigas la ekspozicion "Vevelsburgo inter 1933 kaj 1945 – kultejo kaj terurejo de la 'SS' " (naziula policeca organizo). Tiu ĉi ekspozicio estos plilarĝigita dank’al plia ĉambraro baldaŭ konstruota. (En novembro de 2005 pro financaj problemoj la laboroj estis ankoraŭ ne komencitaj.)

Internacia Seminario 2006/2007[redakti | redakti fonton]

La Internacia Seminario 2006/2007 (tutsemajna junulara Esperanto-aranĝo) okazis en la junulargastejo en la fortikaĵo, de la 27-a de decembro 2006 ĝis la 3-a de januaro 2007. La aranĝon tradicie organizas la Germana Esperanto-Junularo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Bérenger, Daniel (Hrsg.): Führer zur Vor- und Frühgeschichte der Hochstiftkreise Paderborn und Höxter, (historische Schriften des Kreismuseums Wewelsburg; 4), Münster: Scriptorium, 2002 ff., ISBN 3-932610-24-5.
  • Helzel, Frank: Ein König, ein Reichsführer und der Wilde Osten. Heinrich I. (919-936) in der nationalen Selbstwahrnehmung der Deutschen. Bielefeld: transcript, 2004, ISBN 3-89942-178-7.
  • Hüser, Karl: Wewelsburg 1933–1945. Kult- und Terrorstätte der SS. Paderborn: Bonifatius-Druckerei, 1982, ISBN 3870883057.
  • Hüser, Karl / Brebeck, Wulff E.: Wewelsburg 1933-1945, Münster, 4. überarb. Aufl. 2002
  • Melzer, Walter: Die Wewelsburg vom hohen Mittelalter bis in die frühe Neuzeit: Ergebnisse einer archäologischen Untersuchung zu den Anfängen der Burg. (Schriftenreihe des Kreismuseums Wewelsburg; 4), Paderborn, 1992, ISBN 3-925355-70-7.
  • Melzer, Walter / Historisches Museum des Hochstifts Paderborn (Hrsg.): Die Wewelsburg im Mittelalter – Ergebnisse einer archäologischen Grabung. , Büren-Wewelsburg: Kreismuseum Wewelsburg, 1998.
  • Seufert, Albrecht: In Form eines Triangels, in einer wahrlich sehenswerten und prachtvollen Gestalt. Die Geschichte der Wewelsburg bis zum Anfang des 19. Jahrhunderts (Mit Genehmigung gekürzte Fassung der unter dem Titel "Die Geschichte der Wewelsburg bis zum Anfang des 20. Jahrhunderts" als Diss. phil. der Phil.-hist. Fak. der Universität Heidelberg 1989 vorgelegten Schrift) = Materialien zur Kunst- und Kulturgeschichte in Nord- und Westdeutschland, Band 3, Marburg, Jonas Verlag 1992, ISBN 3-89445-121-1.
  • Seufert, Albrecht: Die Wewelsburg als Dreiecksschloss vom 17. Jahrhundert bis zur Gegenwart, Büren-Wewelsburg: Kreismuseum Wewelsburg, 1998.
  • V. Sieben: "Die 23 Tage der Isais" ISBN 3-000106-98-7.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Koordinatoj 51° 36' 23" N 8° 39' 6" O

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]