What Is This Thing Called Love?

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

What Is This Thing Called Love? estas kanto, kiun Cole Porter komponis por sia muzikalo Wake Up and Dream, unuafoje prezentita en 1929. La kanto fariĝis popularmuzika kanto kaj fariĝis unu el la plej famaj kantoj de Porter[1] Ankoraŭ nuntempe ĝi estas ludata kiel ĵaza normkanto.

Enhavo kaj strukturo de la kanto[redakti | redakti fonton]

La kanto respondas sur la demando, kio do estas amo kaj kial ĝi ekzistas, per „sobraj, por ne diri: cinikaj komprenoj.“ Ĉar amo ofte doloras, ekestas la demando, „kio ajn estas la senco de ĉi tiu institucio.“[2] La melodramecon de la teksto subtenas tre akra, kromata melodio, kiu pendolas inter maĵoro kaj minoro.

Laŭ diroj de Porters lin inspiris tradicia maroka danco je la komponado de What Is This Thing Called Love? kun ĝiaj eksterordinaraj harmonioj. La kanto havas la kantoformon A-A'-B-A".[3] Dek du tonoj (b♭-b♭-g-g, b♭-a♭, a♭-a♭-g-g. d♯-e) formas la temon de la unua parto A, en kiu aperas la baza demando de la kanto: „What is this thing called love, this funny thing called love.“ Nekutima estas la akordosinsekvo: La kanto notita en C-maĵoro komencas sur la diminuita septo super g-minoro kaj kondukas trans f-minoro al e super la baza akordo. Parto B varias parton A plialtigita je kvarto.[2]

Efikohistorio[redakti | redakti fonton]

Elsie Carlisle interpretis la kanton dum la unua prezentado de la muzikalo la 27-an de marto 1929 en Londono. Wake Up and Dream estis prezentata en Londono 263 fojojn.[3] Ekde decembro de 1929 la muzikalo estis produktita ankaŭ ĉe la novjorka Broadway, tamen malpli sukcesa ol en Britujo. Tie kantis Frances Shelley What Is This Thing Called Love?[4]

La unua surdiskigo de What Is This Thing Called Love ekestis fare de Leo Reisman kaj lia orkestro kun kantisto Lew Conrad. Ilia versio de la kanto atingis la 15-an de februaro 1930 rangon 5 de la usonaj furorkantaj ranglistoj. Aliaj sonregistraĵoj sekvis en la sama jaro kaj konfirmis la popularecon What Is This Thing Called Love: Ben Bernie atingis per sia sonregistraĵo rangon 10 kaj Fred Rich Platz rangon 19.[3]

Ankaŭ pli malfruaj surdiskigoj fariĝis sukcesaj:

  • Artie Shaw and His Orchestra (1939, #15)
  • Tommy Dorsey and His Orchestra (kun kantistino Connie Haines, 1942, #13)
  • Les Paul (instrumenta, 1948, #11).

La vojo al ĵaza normkanto[redakti | redakti fonton]

James P. Johnson surdiskigis la pecon jam en 1930 kiel pianonumero; sekvis Art Tatum per diversaj solaĵoj-[5] kaj bandetoregistraĵoj. Multaj aliaj pianistoj improvizis pri la nekutimaj harmonioj, ekz. Nat King Cole, Teddy Wilson, Oscar Peterson, Red Garland, Dave Brubeck, George Shearing, Bill Evans (Portrait in Jazz, 1959), Hampton Hawes aŭ McCoy Tyner. Ankaŭ gitaristojn kiel Django Reinhardt (1947, 1949), Tal Farlow (1955) aŭ Jimmy Raney (1981) instigis la kanto.

Por blovinstrumentistoj la kanto fariĝis interesa tamen nur en moderna ĵazo[6], tiam tamen „je plej larĝa fronto.“[2] Tre baldaŭ la kanto estis muzikata dum la ĉiustelularaj improvizadkunsidoj en Los-Anĝeleso[7]. Ankaŭ en la sonregistraĵo de Clifford Brown, Sonny Rollins kaj Max Roach el 1956 la kanto servas kiel saltotabulo en „kolrompe rapidaj solaĵoj“. Ankoraŭ en 1969 la peco estis elirpunkto por la improvizad-kunsido ĉe Jazz at the Philharmonic, pri kiu improvizis Dizzy Gillespie, Clark Terry kaj Zoot Sims. Pro ĝia funkcio ĉe la kunsidoj la kanto eniris ankaŭ la programon de kantistoj kiel Helen MerrillElla Fitzgerald (Ella Fitzgerald Sings the Cole Porter Songbook, 1956).[2] Ankaŭ Billie Holiday kaj Frank Sinatra (In the Wee Small Hours, 1954) kantis la pecon, kiun interpretis ankaŭ Coleman Hawkins (kun Harry Sweets Edison, 1964), la Pasadena Roof Orchestra (1973) aŭ Wynton Marsalis (1991). Bobby McFerrin ricevis por sian interpretaĵon en 1986 Gremion.

Biboptemoj[redakti | redakti fonton]

Nur malmultaj brodvejaj normkantoj estis tiom ofte aliinterpretataj kiel What Is This Thing Called Love?. Ĝia harmonisinsekvo formas la bazon de jenaj biboptemoj:

Precipe Charles Mingus ludis per la diversaj versioj: Li kombinis ekz. en 1954 por la Jazz Composers Workshop la kanton de Porter kun Hot House de Dameron kaj Woody 'n You de Dizzy Gillespie[8] En sia priverkado What Love de 1960 Mingus aplikis (kune kun Eric Dolphy) stilrimedojn de libera ĵazo.[2]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Charles Schwartz Cole Porter: A Biography 1979
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 H.-J. Schaal Jazz-Standards, p. 530ss.
  3. 3,0 3,1 3,2 Kantopriskribo ĉe jazzstandards.com
  4. Arnold Shaw: The Jazz Age: Popular Music in the 1920's. Oxford University Press US, 1989, ISBN 0195060822
  5. 1937, 1943, 1950
  6. Malgraŭ fruaj sonregistraĵoj de Louis Armstrong aŭ ankaŭ, je malrapida tempo, de Sidney Bechet (kun Charlie Shavers, 1941)
  7. en 1947 kun Al Killian, Russ Freeman kaj Barney Kessel, en 1952 kun Ben Webster, Charlie Parker, Johnny Hodges, en 1954 kun Max Roach, Clifford Brown und Clark Terry
  8. Ties harmonioj kongruas en la unuaj taktoj kun tiuj de What Is This Thing Called Love?.