WhatsApp

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oficiala logoo de la aplikaĵo WhatsApp

WhatsApp Messenger (kelkaj eserantigas ĝin kiel Vacapo) estas kontraŭmona plursistema tujmesaĝilo por lerttelefonoj (angle smartphone). Aldone al servo de mallongaj mesaĝoj, la uzantoj povas kundividi bildojn, filmetojn, kaj aŭdvidaĵojn. La klient-softvaro estas havebla por Android, BlackBerry Os, BlackBerry 10, iOS, Serioj 40, Symbian (S60), kaj Windows Phone.

La firmaon WhatsApp Inc. fondis en Santa Clara, Kalifornio en 2009, Brian Acton kaj Jan Koum, ambaŭ veteranoj de Yahoo!.

En februaro 2014 estis anoncita transpreno de la firmao fare de Facebook kontraŭ 19 miliardoj da dolaroj[1]

Referencoj

Eksteraj ligiloj