Whispering

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Whispering estas la titolo de kanto de la teksverkistoj Richard Coburn, Vincent Rose kaj Malvin Schonberger same kiel de John Schonberger (kompozicio). Ĝia interpretaĵo fare de la orkestro de Paul Whiteman, publikigita septembron de 1920, estis tutmonde la unua vendofuroraĵo de la popularmuzika komerco.

Ekesto[redakti | redakti fonton]

La kanto laŭ la formo AB estas prezentata en modera tempo. La komponaĵo ampleksas 32 taktojn.[1] La orkestro de Paul Whiteman la 18-an de decembro 1918 fariĝis la dombando de la fama Hotelo Fairmont en San Francisko,[2] kie li kadre de dujara kontrakto en la urbo prezentis unuan fojon sian bandegosonon.

Inter la 28-an de junio kaj la 2-a de julio1920 li prezentis kun sia orkestro en Hotelo Ambassador en Atlantikurbo, kie li estis malkovrita de Calvin Child, dungito de Victor Talking Machine Company, kaj subskribis surdiskigo-kontrakton.[3] Jam oni estis rendevuita por la 23-a de aŭgusto 1920 la unuan registradkunsidon en Camden/Nov-Ĵersejo. Inter la unuaj tri sonregistraĵoj troviĝis ankaŭ Whispering kiel faco A de la unua unuopaĵo de la orkestro, kaj sur faco B estis The Japanese Sandman. Je tio temis pri akustika registraĵo; elektra registraĵo ekestis la 15-n de februaro 1928.

Unua milionoble vendita popularmuzika furoraĵo[redakti | redakti fonton]

Aperinta septembron de 1920 la disko disvendiĝis ene de unu jaro, ankoraŭ titolata Paul Whiteman & The Ambassador Orchestra (Victor # 18690), preskaŭ 2 milionoble.[4] En la furoraĵoranglisto ĝi tenis la unuan rangon ekde la 30-a de oktobro ĝis la 4-a de decembro 1920; eĉ faco B de la disko atingis la 11-an de decembro, do tuj post faco A, rangon unu, kiun ĝi tenis du semajnojn. La disko kvazaŭ sekvatage famigis Ŭajtmenon kaj altigis lian orkestron al la plej grava dancmuzika ensemblo de la epoko;[5] lian muzikstilon oni ofte klasifikas kiel „simfonia ĵazo“. La preskaŭ 2 milionoj da diskoj de Whispering konformis proksimume al la nombro de gramofonoj en Usono je tiu epoko.[6] Ekde septembro de 1920 la orkestro de Whiteman ludis dum kvar jaroj en la plej granda novjorka kafejo Palais Royal.

Novversioj[redakti | redakti fonton]

Richard Coburn, Vincent Rose kaj John & Malvin Schonberger estas la komponistoj de la kanto, de kiu poste ekestis laŭ ASCAP 65 novversioj.[7]

La Comedian Harmonists surdiskigis por la germana diskomerkato la anglalingvan version de Whispering la 17-an de decembro 1934 en Berlino.[8][9] Jenaj ĵazmuzikistoj inter alie interpretis siastile la kanton: Louis Armstrong, Tommy Dorsey, Benny Goodman, Teddy Wilson, Red Nichols, Lennie Tristano, Chet Atkins, Arnett Cobb, Oscar Peterson/Benny Carter, Schnuckenack Reinhardt, Häns’che Weiss kaj la Frankfurt Swing All-Stars; Miles Davis ludis la pecon „Whispering“ en 1951 dum sia unua kunsido por diskeldonejo Prestige kun Sonny Rollins.[10] Dizzy Gillespie uzis lakomponaĵon kiel biboptemo por sia populara muzikpeco Groovin’ High.[1]

La plej sukcesa novversio devenas de gefratoj Nino Tempo kaj April Stevens, kiuj surdiskigis la kanton kiel popularmuzika duopo la 21-an de oktobro 1963 kaj antaŭeniĝis per tio ĝis rango 11 de la furoraĵaj ranglistoj.

Sonregistraĵon kun germana teksto inter satiro kaj frivoleco publikigis la kantistaro Viel-Harmoniker en 1979 sub la titolo Laß mich Dein Badewasser schlürfen [Lasu min sorbi vian banakvon].[11]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Carlo Bohländer: Reclams Jazzführer. Reclam, Stutgarto 1970.
  2. Richard Grudence, Kathryn Crosby: Bing Crosby. 2003, p. 123.
  3. Jean Pierre Lion: Bix: the definitive biography of a jazz legend. Continuum International Publishing Group, 2005, ISBN 0826416993, p. 66).
  4. Joseph Murrells: Million Selling Records. 1985, S. 17.
  5. Arnold Shaw: The Jazz Age. Oxford University Press, 1989, p. 42.
  6. Allan Vanneman: Forgotten And Fantastic – The King Of Jazz. En: Bright Lights Film, eldono 26, novembron de 1999.
  7. ASCAP-noto por Whispering
  8. Eberhard Fechner: Die Comedian Harmonists. Heyne, Munkeno 1998, ISBN 3-453-13899-6, p. 400.
  9. Andreas Schmauder: Irgendwo auf der Welt. Die Schallplatten der Comedian Harmonists und ihrer Nachfolgegruppen. Selbstverlag, Freiburg 1999, p. 61.
  10. Aperis kiel Miles Davis and Horns
  11. Die Viel-Harmoniker: Das vierte As. Ariola, Munkeno 1979.