Whistler (Brita Kolumbio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Whistler
Whistler (Brita Kolumbio) (Brita Kolumbio)
Whistler (Brita Kolumbio) (Brita Kolumbio)
DMS
Bazaj informoj
ŝtato: Kanado
provinco: Brita Kolumbio
distrikto: Squamish-Lillooet
alteco: 670 m
areo: 161,72 km²
nombro de loĝantoj: 9 248 (stato de 2006)
loĝdenso: 57,2 loĝantoj po km
tempozono: pacifika tempo (UTC-8)
koordinatoj: 50° 7' norde, 122° 58' oriente

Whistler (en la angla laŭvorte "fajfanto") estas loĝloko de la renoma skiada regiono Whistler-Blackcomb en la okcidento de Kanado, pli-malpli 115 kilometrojn nordoriente de Vankuvero en Brita Kolumbio. La regiono nomatas laŭ la du montoj Whistler Mountain kaj Blackcomb Peak. Somere eblas ekkoni la montan regionon per montbicikloj aŭ grimpante.

Historio

La Whistler-valo estis tradicia komerca vojo de la lokaj indianaj triboj (Squamish kaj Lil'wat). La unuaj britaj vizitantoj nomis la regionon London Mountain ("londona monto"), sed pli poste kutimiĝis la nomo "Whistler", laŭ la fajfado (angle whistle) de la lokaj marmotoj. Peltobestaj ĉasistoj kaj geologoj, kiuj starigis malgrandajn kampadejojn, estis impresitaj de la pejzaĝa beleco. En 1914 ekestis unua naturparka hotelo, nomata Rainbow Lodge. Samjare finkonstruiĝis la fervoja linio de Brita Kolumbio (British Columbia Railway), kiu ebligis signife pli rapidan kaj komfortan alvojaĝon de vizitantoj, kaj rezulte pli kaj pli da naturemaj vizitantoj venis al la regiono. Sekvis pliaj naturparkaj hoteloj. Kvar segejoj transformis grandajn kvantojn da arboj en bretojn, kiuj devis esti fortransportitaj, sed malgraŭ tiuj entreprenoj ĝis la 1960-aj jaroj apenaŭ ekzistis ŝoseoj aŭ alia infrastrukturo.

Nur en 1962 oni komencis el la regiono krei vintrosportan areon. En 1966 moviĝis la unuaj skiliftoj, kaj la regiono kandidatis por la Vintra Olimpiko 1968, kiuj tamen fine okazis en Grenoble, Eŭropo.

Sporto

Whistler pro la longaj kaj neĝoriĉaj vintroj intertempe estas ŝtata vintrosporta feriejo. Flanke de la du montroj Whistler kaj Blackcomb estas multaj deskiejoj por alpa skiado de malsamaj gradoj de malfacileco. La kvalito de la deveturejoj kaj la vintrosporta infrastrukturo kompareblas al la plej renomaj vintrosportaj feriejoj de la Alpoj en Eŭropo - ekzemple la lokoj Kitzbühel, St. MoritzDavos. La regiono Whistler-Blackcomb estas la plej granda skiada areo de Nordameriko.

Komence de la jaro 2005 ĉi-tie okazis la Monda Ĉampioneco de Neĝtabulado. En februaro 2008 okazis internacia konkurso pri alpa skiado kadre de la Monda Pokalo de Skiado. Kadre de la Vintra Olimpiko 2010, en Whistler okazas la olimpikaj konkursoj pri alpa skiado.

Whistler ankaŭ por multaj registriĝoj de sportaj filmoj estas preferata loko, aparte en la disciplinoj neĝtabulado kaj montbiciklado.

Eksteraj ligiloj