Wie schön leuchtet der Morgenstern (Bach)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Wie schön leuchtet der Morgenstern (BWV 1) estas kantato de Johann Sebastian Bach, baziĝanta sur la samnoma konata ĥoralo de Philipp Nicolai el la jaro 1599.

Ekesto[redakti | redakti fonton]

Bach komponis la verkon por la festotago Anunciacio (25-an de marto) en la jaro 1725 kiel ĥoralkantato. La nekonata poeto je tio nur transprenis laŭvorte la unuan kaj sepan strofojn. La aliajn strofojn li transpoetis en recitativojn kaj ariojn.

Temo[redakti | redakti fonton]

La ĥoralteksto de Nicolai prikantas la ĝojon de kredanto pri la naskiĝo de Jesuo.

Ensemblo[redakti | redakti fonton]

Apartaĵoj[redakti | redakti fonton]

Dum kiam en la elspeze komponita enirĥoraĵo la kornoj subtenas la orkestran kaj kantan melodion, la violonoj reprezentas per sia konĉerteca ludado la trembriladon de la matenstelo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]