Vieno
El Vikipedio
- Ĉi tiu artikolo temas pri la Aŭstria urbo. Por aliaj signifoj, vidu Vieno (apartigilo).
- Koordinatoj: Koordinatoj:
| Blazono | |
|---|---|
| Bazaj datumoj | |
| landa ĉefurbo: | Vieno |
| Mapo: Vieno en Aŭstrio | |
![]() |
|
| Politiko | |
| urbestro | Michael Häupl (SPÖ) |
| reganta partio | SPÖ |
| mandataj proporcioj en la komunuma konsilio (100 mandatoj): |
SPÖ 55 ÖVP 18 Verduloj 14 FPÖ 13 |
| lasta balotado: | 23-a de oktobro 2005 |
| Enloĝantaro | |
| enloĝantoj: | 1.550.123 (15-a de majo 2001) |
| denseco de enloĝantoj: | 3.736 enloĝantoj/km² |
| Geografio | |
| areo: | 414,65 km² |
| plej alta punkto: | 543 m (Hermannskogel) |
| plej malalta punkto: | 151 m (Lobau) |
| Administra subdivido | |
| distriktoj: | 1 urbo kun propra statuto 23 distriktoj |
| komunumoj: | 1 |
| - el tiuj urboj: | 1 |
| Mapo: Vieno kaj urbodistriktoj | |
![]() |
|
Vieno (germane Wien [vin]) estas kaj la ĉefurbo kaj Federacia Lando de la respubliko Aŭstrio.
Vieno troviĝas apud ambaŭ bordoj de la Danubo, 40 km for de la limo al Slovakio kaj la slovaka ĉefurbo Bratislavo, kaj apud la rivero Vieno. Ekkonilo de Vieno estas la Stefana Katedralo, sidejo de la ĉefepiskopo de Vieno.
Vieno estas la sidejo de diversaj internaciaj organizaĵoj kiel la Organizaĵo de Petrol-Eksportaj Landoj (OPEL) kaj la Internacia Atomenergia Agentejo (IAEA). Vieno estas la tria UNO-urbo. La urbocentro de Vieno estas rigardata kiel Monda Kulturheredaĵo de Unesko.
La historia centro de Vieno, la 1-a distrikto (Innere Stadt [INEre ŝtat]), estis elektita de la Unesko por la internacia programo de Monda Kultura kaj Natura Heredaĵo pro ties kultura valoro.
Vieno konsistas el 23 distriktoj (vidu Vienaj Urbodistriktoj).
Enhavo |
[redaktu] Geografio
[redaktu] Historio
Laŭ arkeologiaj trovitaĵoj la monto Kahlenberg estis loĝatigita jam en la pli frua ŝtonepoko, ankaŭ el la bronza kaj pli frua fera epoko ekzistas pruvaĵoj de loĝejoj. Riĉaj trovitaĵoj ekzistas el la epoko de La Tène, kiam keltoj ekloĝis sur la okcidentaj montdeklivoj kaj en la nuna urba regiono. Ili donis al la urbo la nomon - Vindomina-Vindobona.
Dum la romia regado gardis la soldataro de Vindobona la maldekstran flankon de la legia kastelo Carnuntum. Ekde tiu ĉi tempo komenciĝas la skribaj sciigoj pri Vieno. Malmulte oni scias pri la okazojn dum la popolmigrado, sed kontinua enloĝado estas supozata.
La Salcburgaj Kronikoj mencias Wenia [venia] en 881 rilate al batalo kontraŭ hungaroj. Aliaj pruviloj informas pri Vieno kiel komerca loko. Samtempe kun la etendiĝo de la Babenberga regno al la oriento, Vieno iom post iom gravis. En 1137 oni nomas ĝin civitas (latine por civito). Henriko la 2-a Jasomirgott faris Vienon residejo de sia duklando kaj konstruis ĉi tie sian kastelon. Tiu ĉi funkcio de la urbo destinis ĝian sorton dum la sekvontaj jaroj, ĝian evoluon al komerca centro, ĝian signifon kiel arta kaj kultura centro. En 1296 Vieno ricevis de la Habsburgoj - kiuj sekvis al la Babenbergoj kiel potenculoj - novan urboprivilegion. Per la fondo de universitato en 1365 la urbo atrakciis sciencistojn okcidentajn. Imponaj preĝejaj konstruaĵoj, nova kastelo kaj plivastigo de la urbo montras la supreniron al mezepoka grandurbo. Ekde 1439 ĝis 1806 Vieno estis konstanta kortego de la romia-germana imperiestro, la rezideja ĉefurbo kaj samtempe centro de la heredlandoj de la Habsburgoj ĝis 1918.
Post la fino de la turka minaco Vieno spertis en la 17-a kaj 18-a jarcento egan prosperon. La atestiloj de tiu ĉi periodo - barokaj palacoj kaj preĝejoj - ankoraŭ nuntempe pliriĉigas la urbon. Vieno estis plukonstruata kiel imperiestra rezidejo, sed ankaŭ la komerco rapide progresis dum la merkantilismo. Post la militoj kontraŭ Napoleono Vieno estas konferencejo de la Viena Kongreso en 1815.
Sed ankoraŭ la urbo estis ĉirkaŭata per fortikaĵmuroj sufokantaj. Nur en 1857 la juna imperiestro Francisko Jozefo ordonis malkonstrui la bastonojn kaj kunigi la antaŭurbetojn kun la urbocentro. Dum mallonga tempo ekestis la grandstila Ringstraße (ringostrato [RINGŝtrase]) kun siaj pompkonstruaĵoj kaj belegeaj parkoj. Post la inunda katastrofo en 1830 oni komencis pripensi reguligon de la Danubo. La necesaj laboroj ekestis 1868 kaj finis 1875.Ene de 50 jaroj Vieno fariĝis per ekspansio, popolkreskado kaj enmigrado milionhoma urbego. Dum la dua parto de 19-a jarcento la imperia kaj resideja urbo allogis per vigla belarto kaj muzikprosperigo kelkajn de la plej bonaj artistoj de Eŭropo. Komence de la unua mondmilito Vieno havis 2,2 milionojn da enloĝantoj.
Post la pereo de la Danuba Monarkio en 1918 Vieno kiel ĉefurbo de la ŝrumpigita respubliko Aŭstrio (ĉekomenca oficiala nomo Deutschösterreich German-Aŭstrio) loĝigis preskaŭ trionon de la ŝtatanaro. Ĉefe pro la diferencoj inter la socialdemokratia urba registaro kaj la Kristan-Sociala landa registaro Vieno estis separita de la federacia lando Malsupra Aŭstrio en 1922.
La laboro de la viena urboregistaro estis aprezata internacie pro la vasta sociala programo, ĉefe la konstruado de malmultekostaj, bone konstrukciitaj komunumaj logjejoj famiĝis ("Gemeindebauten" [geMEINdebaŭten] Karl-Marx-Hof, George-Washington-Hof). Speciale lukso estis impostita. Por montru la utilon de tiu ĉi politiko la urba administrado demonstris per detala kalkulo kiuj socialaj bonfaroj ebligis ekzemple nur per servistino-imposto de la familio Rothschild. Sed la batalo inter la politikaj partioj pli kaj pli akrigis. Ĉefaj kontraŭuloj estis unuflanke la reganta kristan-sociala ligo kaj aliflanke la en la urbo Vieno regantaj socialdemokratoj. Kontraŭuloj de ambaŭ estis la aŭstriaj Nacisocialistoj, kiuj celis unuiĝon de la "orienta limlando" (Ostmark - "orienta marko") kun la "regno" kaj havis ekster Vieno grandan anaron. Krome paramilitistaj kompanioj ludis gravan rolon, ekzemple la Heimwehr [HAJMver] je la dekstra flanko de la politika spektro (sen klara partia ligo) kaj la Republikanischer Schutzbund ([republiKANiŝer ŜUCbund] - Respublika Protektligo) je la maldekstra flanko. En 1933 la kristan-sociala Federacia Kanceliero Engelbert DOLLFUSS [ENgelbert DOLfus] malfunkciigis la Parlamenton, komencis instali sin kiel diktatoro kaj establis ŝtaton, kiu estis organizita laŭ profesiaj klasoj, laŭ faŝista modelo. Li malpermisis ĉiujn partiojn, escepte de la Patrolanda Fronto kaj arestigis politikajn kontraŭulojn. Ankaŭ la aŭstriaj nacisocialistoj estis arestitaj, per kio la sendependeco de Aŭstrio estis emfazita. Dum domtraserĉo en Linz je la 12-a de februaro 1934 okazis fortaj bataloj inter la socialdemokratoj kaj la Heimwehr respektive Aŭstria armeo, kiu plivastiĝas al interna milito. Je la fino komencis la diktatoreco de Dollfuß, kiu estis mortpafinta en 1934 de SS-anoj. Post la sufoko de la nacisocialisma ribelo Kurt Schuschnigg [Kurt ŜUŜnik] transprenis la registarestrecon. (REM.: NE FINITA)
[redaktu] Kulturo
[redaktu] Muziko
En muzikhistorio, Vieno estas ligita al du grupoj de gravegaj komponistoj verkantaj tie, nome la 1-a (Joseph Haydn, Wolfgang Amadeus Mozart, Ludwig van Beethoven) kaj 2-a Vienaj ŝkoloj (Arnold Schönberg, Alban Berg, Anton Webern). Aliaj gravaj Vienaj komponistoj estas ekz-e Franz Schubert, kaj Johann kaj Josef Strauss.
[redaktu] Muzeoj
[redaktu] Arkitekturo
[redaktu] Beletro
[redaktu] Teatro
[redaktu] Filozofio
[redaktu] Skulparto
[redaktu] Filmo
[redaktu] Kuirarto
[redaktu] Viena dialekto
La viena dialekto estas parto de la bavaraj dialektoj, siaj apartaĵoj troviĝas ĉefe en la vorttrezoro, kiu enhavas multajn esprimojn el la ĉeĥa, la hungara, la itala kaj el la jida lingvoj. Ĉi tiu lingva variaĵo de la altgermana havas sian firman bazon en la kultura vivo, ekzemple en la teatro (Ferdinand Raimund, Johann Nestroy), en la literaturo (H.C. Artmann), en la pop-muziko (Wolfgang Ambros, Rainhard Fendrich), en la "klasika" popola muziko - la Wienerlied (viena kantado) ktp. La uzado de la viena dialekto neniam dependis de la socia tavolo, male: unuflanke multaj akademianoj maljunaj uzas ĝin kaj aliaflanke senkleraj junuloj nuntempe ofte parolas fuŝitan altgermanan.
Kelkaj ekzemploj:
- Servas [SERvas]: Konata saluto mezeŭropa (servus el la latina, signifas "Mi estas je via dispono")
- Pfrnak [PFRnak]: grandega nazo, el la ĉeĥa frňák
- Masl [MAsl]: bonŝanco, el la hebrea mazal
- Hawara [HAwara]: amiko, kamerado, el la hebrea chaver
- Pappnschlossa [Papnŝlosa]: "buŝaĉ-seristo" por dentisto
- Potschnkino [POĉnkino]: "babuŝa kinejo" por televidi hejme
- G'schamster Diener [GŜAmsta DIna]: "mi estas via plej obeema servisto", hodiaŭ ne tre moderna salut-maniero.
- gn’ä Frau [gnej fraŭ]: "favora damo", titolado
- Kriagl [KRI(a)gl]: kruĉeto, por 0,5 litro da biero
- Seidl [SEJdl]: glaso kun 0,33 litro da biero
- Hawe d’ Ehre [HAve dEre]: "Mi havas la honoron", saluto, ankaŭ parolturno por esprimi miran impreson (na Hawedere).
[redaktu] Enloĝantaro
[redaktu] Ekonomio
[redaktu] Substrukturo
[redaktu] Ripozo
[redaktu] Politiko
[redaktu] Blazono,flago kaj himno
[redaktu] Vidindaĵoj
- Viena Prater
- katedralo sankta Stefano
- Hofburg
- Internacia Esperanto-Muzeo
- Palaco Schönbrunn
- Muzeo Albertina
[redaktu] Ĝemelurboj
Zagrebo (Kroatio), ekde 1994
Tel-Avivo (Israelo), ekde 2005
Beogrado (Serbio), ekde 2003
Varsovio (Pollando), ekde 2001
Moskvo (Rusio), ekde 1991
Budapeŝto (Hungario), ekde 1990
Bratislavo (Slovakio), ekde 1993
Krome ok distriktoj de Vieno havas partnerajn rilatojn kun urboj kaj urbodistriktoj en Japanioio, kaj ses distriktoj havas partnerajn rilatojn kun provincoj, urboj kaj distriktoj en Ĉinio.
La Jozefa Urbo (Josefstadt, la 8-a distrikto de Vieno) kune kun la samnomaj distriktoj Jozefa Urbo (Józsefváros) en Budapeŝto kaj Timişoara konsistigas la "Ligon de Jozefaj Urboj".
[redaktu] Esperanto en Vieno
- En 1912 Vinzenz Miksche kreis stenosistemon "Esperanta taĥigrafio".
- 1959 la urbestro Franz Jonas (esperantisto kaj posta federacia prezidento) inaŭguris memorŝildon ĉe angulo Florianigasse kaj Schlösselgasse (Gasse [GAse] signifas "strateto").
- Sur Karlsplatz (Karlo-placo [karlsplac]) troviĝas la Esperanto-parko kun monumento de L. L. Zamenhof.
- Strateto nomita laŭ L. L. Zamenhof ekzistas en la 11-a urbodistrikto.
- Vieno akceptis kvar Universalajn Kongresojn de Esperanto - dum 1924, 1936, 1970 kaj 1992.
- En la 1-a distrikto troviĝas la Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj ("Internacia Esperanto-Muzeo").
[redaktu] Esperantistaj Gravuloj
Vieno estis hejmurbo de L. L. Zamenhof (dum lia fakstudo pri oftalmologio), Theodor Fuchs, Richard Schumann, Walter Smital, Albert Mair kaj Siegfried Lederer. Vieno krome estas naskiĝurbo de Rudolf Michael Frey, Alfred Schauhuber kaj Rolf Wanka.
[redaktu] Citaĵo el EdE
|
|
||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Wien. (Vieno). Ĉefurbo de Aŭstrujo; 1,866.000 loĝantoj. 16-a UK 6-14 aŭg 1924 kun 3 100 partoprenantoj el 40 landoj. Decidoj pri la kongresa regularo, lingva disciplino, rezolucio pri neŭtraleco. Poste: multjara batalado por pagi la gravan deficiton. - 5-a kongreso de SAT 11-15 aŭg. 1925 kun ĉ. 150 partoprenantoj el 7 landoj. Decido, ke SAT restos supertendenca. Malaprobo pri futurismaj lingvaj eksperimento. - Antaŭkongreso 7 jul. 2 aŭg. 1929 kun la plimulto de la partoprenantoj de la 21-a UK, kun parolado de la ŝtatprezidanto Miklas okaze de la inaŭguro de la Int. E-Muzeo, fondita en 1928. - Int konferenco „E en la lernejon kaj praktikon“, 20-24 majo 1934. Source: Press | ||||||||||||||
[redaktu] Aliaj projektoj
[redaktu] Eksteraj ligiloj kaj fontoj
Oficialaj paĝoj de la urbo, germane, parte en la angla, la bosnia, la kroata, la serba kaj la turka lingvoj
Georgiev: EŬROPA UNIO: Vieno grave profitos de la EU-plivastigo el Monato (gazeto) (2003/11, p.10)
Interreta enciklopedio pri Aŭstrio, germane kaj angle



