Wiener Musikverein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Domo de Musikverein, 2006 (maldekstre la Musikverein-Placo, dekstre la Karl-Placo)

Wiener Musikverein (resp. la domo de la Wiener Musikverein) estas tradiciriĉa koncertodomo en Vieno. En ĉi tiu domo troviĝas la fama Granda (Ora) Musikverein-ĉambrego, kiu validas kiel unu el la plej belaj kaj akustike plej bonaj ĉambregoj de la mondo. Musikverein troviĝas en la sich im 1-a viena urbodistrikto, Innere Stadt, ĉe la Musikverein-Placo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Wiener Musikverein proksimume 1898
Portalo de la Musikverein-Domo
Portalo
Granda ĉambrego
Vitra ĉambrego

En 1812 Joseph Sonnleithner fondis la Asocion de la Muzikŝatantoj en Vieno. Ekde novembro de 1831 ĝi okazigis koncertojn en ĉambrego ĉe la strato Tuchlauben] n-ro 12, kiu per nur 700 sidlokoj baldaŭ montriĝis kiel tro malgranda.

En 1863 imperiestro Francisko Jozefo konsentis la proponon, doni la terenon ĉe la Vieno-rivero, kiun posedis la ŝtato, senpage al la asocio, por ke ĝi konstruigu koncertdomon. Ĝi komisiis la klasikisman arĥitekton Theophil von Hansen. Devis ekesti du ĉambregoj, granda por orkestraj kaj malgranda por ĉambromuzikaj koncertoj.

La domo estis malfermita la 6-an de januaro 1870 per solena koncerto, kaj la recenzistaro tuj laŭdis la grandiozan akustikon de la Granda Ĉambrego, kies famo ene de mallonga tempo disvastiĝis tutmonde. Ankaŭ la Malgranda Ĉambrego, ekde 1937 nomata laŭ Johannes Brahms, baldaŭ akiris la famon esti ideala ĉambromuzikejo.

En la jaro 2004 oni malfermis kvar pli malgrandajn, subterajn ĉambregojn, kiuj taŭgas kaj por koncertoj kaj por ekzercludoj, konferencoj, kursoj aŭ akceptoj.

Arĥitekturo[redakti | redakti fonton]

Musikverein estas konstruita en historiema stilo laŭ modeloj el antikva Grekujo: kolonoj, virinformaj apogiloj kaj gablo-reliefoj elvokas la asociadon, ke jen oni konstruis templon por la muziko. La Granda Ĉambrego estas dekorita per plafono-pentraĵo de August Eisenmenger kaj plastikoj de Franz Melnitzky. Kutime ĝi disponas pri 1744 sidlokoj kaj 300 starlokoj. La kvar novajn ĉambregojn en la kelo planis arĥitekto Wilhelm Holzbauer. Ili nomiĝas laŭ la reganta baza konstrumaterialo vitro, metalo, ŝtono kaj ligno.

Akustiko[redakti | redakti fonton]

La Granda Ĉambrego (ofte ankaŭ nomata „Ora Ĉambrego“) validas kiel unu el la plej bonaj koncertejoj de la mondo. La kaŭzoj por la elstara kvalito de la akustiko estas multaj kaj parto neintencitaj hazardoj: Hansen devis fidi al sia intuicio, ĉar sciencajn studojn pri ĉambrakustiko oni faris nur en la 20-a jarcento.

Je la Granda ĉambrego ĉiuj kondiĉoj por bona koncertejo estas plenumitaj: idealaj proporcioj de la ĉambro, sufiĉe granda spacovolumeno, ne tro multaj sidlkoj, multaj sondifuzigaj facoj, ekzemple loĝioj, balkonoj kaj skulptaĵoj, neniuj sonsorbaj facoj krom la publiko. Esenca aspekto de la akustiko estas la resonotempo, ĝi daŭras tie du sekundojn.

Pro sia kvadra formo (la „ŝuskatola principo“) la Granda Ĉambrego provizas la publikon per la nun kiel grave konataj fruaj reflektoj de la flankoj. Aliaj famaj ĉambregoj kun bonega akustiko estis konstruita en la epoko inter 1870 kaj 1900 ankaŭ laŭ ĉi tiu principo kaj havas multajn sondifuzigajn facojn, ekzemple Gewandhaus en Lepsiko (1884) aŭ Concertgebouw en Amsterdamo (1887).

La orgeno de la Granda Ĉambrego[redakti | redakti fonton]

Orgeno de la Granda Ĉambrego

La orgeno estas je ĉiuj simfoniaj koncertoj, kvankam plejofte ne ludata, la videbla fono, je kio la videblaj fasadofajfiloj havas nur optikan funkcion. Ĝian keston planis arĥitekto Hansen. La originan orgenon konstruis Friedrich Ladegast en 1872 kun 3 manualoj, pedalaro, 52 registroj, meĥanikaj glitŝablonoj por la manualverkoj kaj konusvalva kesto por la pedalverko.[1] Anton Bruckner kunverkis en la sama jaro ĉe la unua orgenkoncerto.

En 1907 firmao Rieger el Jägerndorf en Silezio anstataŭis ĉi tiun orgenon per nova, kiun ĝi enmetis en la historian orgenkeston. Komponisto Franz Schmidt ŝategis ĉi tiun instrumenton, pro kio li uzis ĝin por kelkaj el siaj unuaj prezentadoj, same kiel Marcel Dupré, post kiam en 1948 la viena firmao Molzer estis alikonstruinta ĝin.

Malgraŭ akraj disputoj en la fakularo en 1969 firmao Walcker Mayer anstataŭis ĉi tiun instrumenton per pli granda, kun 100 registoj sur kvar manualoj kaj pedalaro.Tiun ĉi elstaraj orgenistoj kategorie rifuzis pro ĝia ekipo per elektra traktilaro: ili postulis returniĝon al la mekanika traktilaro.

Pro neripareblaj difektoj ĉe la Walcker-orgeno firmao Rieger enkonstruis en la historian keston ekde 2009 ĝis komence de 2011 novan instrumenton. Tiu ĉi havas kaj meĥanikan kaj ankaŭ elektran traktilaron kaj 86 registrojn sur 4 manualoj kaj pedalaro.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Alexander Koschel: Im Wandel der Zeit - Die Ladegasts und ihre Orgeln, Orgelverlag Fagott, Friedrichshafen 2004, ISBN 3-00-013898-6
  2. rieger-orgelbau.com, vidate 6-an de marto 2013.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Michaela Schlögl: 200 Jahre Gesellschaft der Musikfreunde Wien. Der Wiener Musikverein. Styria Premium, Vieno 2011. ISBN 978-3222-13333-6

Ligoj eksteren[redakti | redakti fonton]