Wiesław Kazanecki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wiesław Kazanecki
Persona informo
Naskiĝo 10-an de januaro 1939 (1939-01-10)
en Bjalistoko
Morto 1-an de februaro 1989 (1989-02-01) (50-jaraĝa)
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Profesio
Okupo poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Wiesław KAZANECKI [WJEsŭaf kazaNECki] (nask. la 10-an de januaro 1939 en Bjalistoko, mortis la 1-an de februaro 1989 en Bjalistoko) estis pola poeto.

Kazanecki studis polan filologion en la Pedagogia Altlernejo en Opole. Post la diplomiĝo, en 1964 li revenis al Bjalistoko kie laboris kiel instruisto en mezlernejo. En la jaroj 1970-1975 li estis ĉefo de literatura fako kaj sekretario de la redakcio de la monatrevuo Kontrasty. En la jaroj 1978-1981 li estis ĉefredaktoro de Białostocki Informator Kulturalny (Bjalistoka Kultura Informilo), poste gvidis la redakcian teamon de la monatrevuo Zdarzenia. De 1982 li laboris kiel ĉefredaktisto en la bjalistoka sekcio de Krajowa Agencja Wydawnicza.

Li debutis per la poemo Usnęły rzeczy, nie rażą już zmysłów en 1959 en Opole en studenta eldonaĵo. La libra debuto okazis en 1964, kiam en la eldonejo Śląsk en Katowice aperis lia poemaro Kamień na kamieniu (Ŝtono sur ŝtono). Sekvaj libroj aperis en Varsovio, Lublino, Olŝtino kaj Bjalistoko. Li publikigis poemojn, rakontojn kaj artikolojn interalie en la gazetoj Kamena, Kontrasty kaj Poezja[1].

Dumvive li eldonis ok poemarojn (en la jaroj 1964-1986); post lia morto aperis ses ceteraj.

Ekde 1992 en Bjalistoko oni enmanigas la Literaturan Premion de Urbestro de Bjalistoko je la nomo Wiesław Kazanecki.

Eldonaĵoj en Esperanto[redakti | redakti fonton]

En la jaro 2009 estis eldonita Podlaĥia Antologio, por kiu poemojn de diversaj podlaĥiaj aŭtoroj tradukis Tomasz Chmielik kaj Lidia Ligęza. La volumo enhavas plurajn poemojn de Wiesław Kazanecki.

En 2017 Bjalistoka Esperanto-Societo kaj Podlaĥia Libraro eldonis la poemaron Mi venis por diri al vi ĉiujn ĉi vortojn, en la traduko de Tomasz Chmielik[2].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]