Wiesbaden
Wiesbaden | |||||||
| |||||||
urbego • banloko • rezidejo • ĉefregioncentro • urba komunumo de Germanio • urban district of Hesse • "opcia komunumo" pri iuj sociaj servoj | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
| |||||||
Administrado | |||||||
Federacia lando | Hesio | ||||||
Distrikto | eksterdistrikta urbo | ||||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | ||||||
Telefona antaŭkodo | 0611, 06122 (urbopartoj Breckenheim, Delkenheim, Medenbach, Nordenstadt), 06127 (Auringen, Naurod), 06134 (Mainz-Kastel, Mainz-Kostheim) | ||||||
Poŝtkodo | 65183–65207, 55246 (urboparto Mainz-Kostheim), 55252 (Mainz-Kastel) | ||||||
Aŭtomobila kodo | WI | ||||||
Oficiala Municipokodo | 06414000 | ||||||
NUTS | DE714 | ||||||
Subdivido | 26 urbopartoj (Ortsbezirke, laŭvorte lokaj distriktoj) | ||||||
Politiko | |||||||
Komunumestro | Sven Gerich | ||||||
Partio de komunumestro | SPD | ||||||
Adreso de la administrejo | Schloßplatz 6 65183 Wiesbaden | ||||||
Demografio | |||||||
Loĝantaro | 283083 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | ||||||
Geografio | |||||||
Geografia situo | 50° 5′ N, 8° 14′ O (mapo)50.08258.24Koordinatoj: 50° 5′ N, 8° 14′ O (mapo) | ||||||
Alto super la marnivelo | 117 m | ||||||
Areo | 203,9 km² | ||||||
Oficiala retejo | https://www.wiesbaden.de/ | ||||||
Wiesbaden [VISbadn] estas la ĉefurbo de la germana federacia lando Hesio. Ĝi troviĝas 40 km okcidente de Frankfurto ĉe la rivero Rejno. La urbo estas sidejo de kelkaj gravaj germanaj oficejoj (Federacia Kriminala Oficejo, Federacia Statistika Oficejo), malsanulejoj (Germana Kliniko pri Diagnostiko) kaj asekuraj kompanioj. La urbo apartenas al la ekonomia regiono Rejno-Majno. Ĝi situas ĉe la suda rando de la mezalta montaro Taunus.
Pro siaj termofontoj (kiujn uzis jam la romianoj) Wiesbaden estas renoma kuracloko.
Partneraj urboj
- Klagenfurt en Aŭstrio
- Montreux en Svislando
- la urbodistrikto Friedrichshain-Kreuzberg de Berlino en Germanio
- Gento en Belgio
- Fondettes en Francio
- Ljubljana en Slovenio
- Kfar Saba en Israelo
- San Sebastián en Hispanio
- Vroclavo en Pollando
- Tunbridge Wells en Britio
- Görlitz en Germanio
- Ocotal en Nikaragvo
La urba partnereco inter Wiesbaden kaj Klagenfurt datiĝas el la jaro 1930 kaj estis la unua urba partnereco tutmonde.
Esperanta agado
En jaro 2015 okazos en la urbo la 71-a IJK.
Esperantistoj de Wiesbaden
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
greke oficialaj paĝoj de la urbo, germanlingvaj greke La Esperanto-klubo de Wiesbaden greke 23 retaj kameraoj en Wiesbaden