Wietze

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri la komunumo Wietze de en la distrikto Celle de la federacia lando Malsupra Saksio. Krome ankaŭ du lokaj riveretoj havas la saman nomon – pri tio vidu apartigilon.
Wietze
Blazono
Wietze (Germanio)
Wietze (Germanio)
DEC

Map

neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Malsupra Saksio
Distrikto Distrikto Celle
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 05146
Poŝtkodo 29323
Aŭtomobila kodo CE
Oficiala Municipokodo 03351023
Politiko
Komunumestro Wolfgang Klußmann
Adreso de la administrejo Steinförder Straße 4
29323 Wietze
Demografio
Loĝantaro 8691 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (tabelo A100001G)]
Geografio
Geografia situo 52° 39′ N, 9° 50′ O (mapo)52.659.8333333333333Koordinatoj: 52° 39′ N, 9° 50′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 32 m
Areo 62,94 km²
Oficiala retejo https://www.wietze.de/
vdr

Wietze estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Celle de la federacia lando Malsupra Saksio. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 8691 loĝantojn. La komunumo situas ĉ. 20 km okcidente de Celle, 40 km norde de Hannover kaj 15 km oriente de Schwarmstedt.

Wietze kaj nafto[redakti | redakti fonton]

En la ĉirkaŭo oni trovis jam pli frue gudron, el kiu oni produktas nafton. Ĉe Wietze okazis - fine de julio 1858, kun gvido de prof-o d-ro Georg Hunäus la verŝajne unua naftoborado de la mondo. Oni celis trovi brunkarbon, sed trovis nafton en profundo de 35,6 m.

La naftofebro komenciĝis en Wietze nur en 1899, kiam oni trovis nafton en profundo de 270 m. Oni finis la naftominadon en la 1960-aj jaroj.

Nun memorigas pri la historio la Germana Naftomuzeo Wietze.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]