Wigbert

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Wigbert (n. ĉ. 670, m. 747) estis sanktulo kaj misiisto en Frisio kaj Germanio.

Li iĝis monaĥo ĉe Abatejo Glastonbury kiu vojaĝis al Frisio kaj Germanio kun Sankta Bonifacio por konverti la paganojn. Post kiam Bonifacio faligis kverkon veneritan de paganoj ĉe Fritzlar, tiu konstruis preĝejon el la ligno de la arbo, kaj poste fondis benediktanan abatejon tie. Li nomumis Wigbert la unua abato, kaj sub Wigbert la abatejo iĝis centro de klereco. Ekde ĉirkaŭ 737 Wigbert estis ankaŭ abato de Ohrdruf, kie li fondis lernejon por misiistoj al Turingio. Inter liaj studentoj estis Lull kaj Sankta Sturm.

Wigbert estis unue entombigata ĉe Fritzlar, sed poste Lull reentombigis lin en la abatejo de Bad Hersfeld, de kiu li estas la patronsanktulo.