Wiglaf (Mercia)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kripto en la preĝejo de Repton, kie entombiĝis Wiglaf (19-jarcenta gravuraĵo)

Wiglaf (m. verŝajne en 839) estis reĝo de Mercia, Anglio de 827 al 829 kaj denove de 830 al sia morto.

Deveno[redakti | redakti fonton]

Wiglaf probable apartenis al la reĝa familio de Mercia, sed pri lia deveno ne restas certaj informoj.

Regado[redakti | redakti fonton]

Li altroniĝis en 827. En 829 Egbert, reĝo de Wessex, invadis Mercia kaj forpelis Wiglaf. Laŭ la Anglosaksa Kroniko, Wiglaf regajnis la regnon en 830, verŝajne kiel sendependa reĝo, ne reganto sub la reĝo de Wessex. Eblas ke li pligrandigis la limojn de Mercia: la regio cirkaŭ la meza parto de la Tamizo, antaŭe okupita de la Gewisse kies teritorio evoluis en Wessex, estis parto de Mercia dum lia regado. Ĉarto priskribas la reĝon de Essex kiel "ministro" de Wiglaf: antaŭe Essex agnoskis la reĝo de Mercia kiel superulo, sed Mercia perdis influon tie - la ĉarto sugestas la reĝo de Essex denove omaĝis al tiu de Mercia. Londono, kie Egbert antaŭe posedis monfarejon, estis dominata de Wiglaf.

En 836 li okazigis konsilion de episkopoj kaj nobeloj: la ĉefepiskopo de Canterbury ĉeestis, kune kun pluraj episkopoj el Wessex.

Wiglaf mortis probable en 839. Li entombiĝis en Repton.

Wigmund, filo de Wiglaf, aŭ mallonge sekvis lin kiel reĝo de Mercia aŭ mortis antaŭ sia patro (eble post esti kunreĝo).