Wignehies
| Wignehies | ||
|---|---|---|
|
|
||
| Administrado | ||
| Statuso | Komunumo | |
| Lando | Francio | |
| Regiono | Nordo-Kaleza Markolo | |
| Departemento | ||
| Arondismento | Avesnes-sur-Helpe | |
| Kantono | Trélon | |
| Urbestro | S-ro Dominique César 2008-2014 |
|
| Poŝtkodo | 59212 | |
| Kodo laŭ INSEE | 59659 | |
| Demografio | ||
| Loĝantaro | 3 284 (1999) | |
| Loĝdenso | 236 loĝ./km2 | |
| Geografio | ||
|
|
50°01′03″N 4°00′33″O / 50.0175°N, 4.00917°OKoordinatoj: 50°01′03″N 4°00′33″O / 50.0175°N, 4.00917°O | |
| Alto | 166 m - 238 m | |
| Areo | 13,86 km² | |
| Horzono | UTC +1 (+2 somere) | |
Wignehies estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 3 284 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.
Enhavo |
Geografio [redakti]
Wignehies estas unu el la vilaĝoj lokitaj ĉirkaŭ la urbeto Fourmies. Ĝi situas en la norda parto de natura regiono nomita Thiérache, inter la landlimo de Belgio kaj la departemento Aisne.
La vilaĝo Wignehies troviĝas proksime de la urbeto Avesnes-sur-Helpe, kaj do cetere situas en alia natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarbaroj kaj etaj vilaĝoj. Wignehies etendiĝas sur 13,86 km².
Lokaj famuloj [redakti]
Marcel Dehoux, franca politikisto kaj deputito, naskiĝis en Wignehies kaj restis ties urbestro inter 1977 kaj 2001.
Administrado [redakti]
Wignehies apartenas al la kantono de Trélon, kies ĉefurbo estas Trélon. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.