Wii

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pri la aliaj signifoj de WII rigardu en WII.


La Wii

Wii estas ludkonzolo de Nintendo. La ludkonzolo estis antaŭe konata de sia projekta kromnomo Revolution, kaj ĝi estas la postsistemo de la Nintendo GameCube. Unu distingaĵo de la konzolo estas la senkabla forkontrolilo "Wii Remote", kiu povas sensi tridimensie movadon. La konzolo ankaŭ povas esti konektata al Interreto por ricevi mesaĝojn kaj ĝisdatigojn, dume konsumante malgrande elektron.

La ludkonzolo povas ludi videoludojn faratajn por la Wii kaj GameCube. Plue, ĝi ankaŭ povas ludi ludojn faratajn por antaŭaj generatcioj de ludkonzolo Ludoj de NES, Super NES, Nintendo 64, Genesis kaj TurboGrafx 16 estos haveblaj per alŝuto.

Ĝi ekvendiĝis 19-an de novembro 2006 en Nordameriko, 2-an de decembro 2006 en Japanio, kaj 8-an de decembro 2006 en Eŭropo.

Wii estas pli malmultekosta ol aliaj samgeneraciaj ludkonzoloj, Sony PlayStation 3 kaj Xbox 360.

Kontroliloj

La ĉefa kontrolilo de la konzolo estas la senkabla Wii Remote, ofte kromnomita "Wiimote". Ĝi formiĝas kiel teleregilo, unike inter ludkonzolaj kontroliloj. Ĝi kunligas la konzolon per Bludento. Enhavante akcelindikilon kaj transruĝan sentilon, ĝi povas senti kaj komuniki ĝian movadon, kaj almontradon al la ekrano, respektive.

La konzolo havas kvar ingojn supraĵe, por konekti Gamecube-kontrolilojn. Oni povas uzi ilin por ludi Gamecube-ludojn, kaj ankaŭ kelkajn Wii-ludojn, ekz. Mario Kart Wii.