Wilczek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Wilczekidoj)
Wilczek
Dinastio
Blazono
Blazono
lineage • nobela familio
Lando GermanioAŭstrio-Hungario vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Georgina "Gina", grafino von Wilczek, princino liĥtenŝtejna (1921-1989)

La familio Wilczek estis nobela familio, kiu proprumis ampleksajn posedaĵojn en Silezio. La familio Wilczek ekloĝis en Dobrá ĉe Frýdek ankoraŭ antaŭ la jaro 1400. En la jaro 1500 ili akiris baronan titolon kun alnomo "Frei- und Pannerhern von Hultschin und Guttenland" (aloda senjoro kaj barono el Hlučín kaj Dobrá Zemice)).[1] Nuntempe la familio havas sidejon en burgo Kreuzenstein en Aŭstrio.

Historio[redakti | redakti fonton]

  • 1612 Jan pli aĝa Wilczek pagis al sekvantoj de Kryštof Bzenec 22 400 florenojn kaj fariĝis senjoro kaj tenanto de klimkovica senjorujo. La familio tenis la senjorujon plenajn 323 jarojn ĝis la unua parcela reformo post la jaro 1920.
  • 1702 Jindřich Vilém Wilczek aĉetis de velehrada monaĥejo velkopoloman bienon. En la posedaĵo de grafoj Wilczek ĝi restis ĝis la jaro 1924.
  • 1713 Jindřich Vilém Wilczek avancita en staton de regnaj grafoj.
  • 1714 transiris en posedaĵon de Jindřich Vilém (li estis i.r. kortega konsilanto kaj generalo feldmarŝalo) Sileziaostrava ŝtona kastelo komune kun la senjorujo, kiu restis komune kun grandbieno en la manoj de tiu ĉi familio ĝis la jaro 1945.
  • 1787 komencis František Josef grafo Wilczek regulan minadon de karbo en Pola Ostrava.
  • 1920 unua parcela reformo
  • 1945 konfiskado de la posedaĵo de la familio Wilczek

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Mariusz Makowski, Šlechtická sídla na Těšínském Slezsku, Muzeum Slaska Cieszynskiego w Cieczynie, 2005