Möriken-Wildegg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Wildegg)
Möriken-wildegg
Blazono de Möriken-Wildegg
Kastelo Wildegg kaj malantaŭe Möriken
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Lencburgo
Koordinatoj  47° 25′ 0″ N 8° 11′ 0″ O / 47.41667 °N, 8.18333 °O / 47.41667; 8.18333 (mapo)Koordinatoj: 47° 25′ 0″ N 8° 11′ 0″ O / 47.41667 °N, 8.18333 °O / 47.41667; 8.18333 (mapo)
Nombro de loĝantoj 3971
Areo 6,61 km²
Alteco 387 m super marnivelo
Poŝtkodo 5103
Komunumkodo 4203
Mapo de Möriken-Wildegg
vdr

Möriken-Wildegg (prononcu mörikənvildeg) estas komunumo en la distrikto Lencburgo de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 3971 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Möriken-Wildegg situas en la suba parto de la valo de la rivero Bünz, kiu en nordokcidento de la komunumo alfluas al Aro. Nur tricentmetroj antaŭ la alfluo de Bünz al Aro al Bünz alfluas la rivero Aabach. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Möriken kaj Wildegg.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 6,61 km², de kiuj 2,32 km² estas kovritaj de arbaro kaj 1,66 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 647 m s.m. sur la kresto de la ĵurasa montoĉeno Chestenberg, dum la plej malalta punkto troviĝas sur alteco de 350 m s.m. ĉe la bordo de la rivero Aro.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Möriken-Wildegg limas en nordokcidento al Veltheim kaj Holderbank, en nordo al Lupfig kaj Birr, en nordoriento al Brunegg , en sudoriento al Othmarsingen, en sudo al Lencburgo kaj Niederlenz, en sudokcidento al Rupperswil, kaj en okcidento al Auenstein.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Wildegg disponas pri stacidomo ĉe la ĉeflinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Araŭo tra Brugg al Zuriko kaj estas konektita krome per du buslinioj kun Lencburgo. Alia buslinio kondukas de Lencburgo tra Möriken al Brunegg.

Tra la komunumo pasas la aŭtovojsimila ekspresvojo de Araŭo al la alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 en Hunzenschwil kun aparta alveturejo sur la komunuma teritorio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kastelo Wildegg, vidita de oriento

La unua dokumenta mencio de Möriken datiĝas el la jaro 1283 kiel Moerinchon. La Kastelo Wildegg estis menciita la unuan fojon en la jaro 1242, dum la vilaĝo-parto Wildegg estiĝis nur en la 18-a jarcento. La Habsburgoj konstruis la Kastelon Wildegg fine de la 12-a jarcento sur la kresto de la montoĉeno Chestenberg. Ĝi estis la sidejo de habsburga dapifero.

En la jaro 1415 la Svisa Ĵurkomunumo konkeris Argovion kaj Möriken-Wildegg fariĝis nun parto de la berna regejo, nome de Berna Argovio. Möriken ek de tiam ĝis la Helveta Revolucio estis propra tribunala distrikto en la voktejo Lencburgo. La sidejo de la subvokto estis la Kastelo Wildegg kaj la vilaĝo ekonomie ĉiam dependis de la kastelaj senjoroj, nome la familio Effinger.

Kiam en la jaro 1798 okaze de la Helveta Revolucio francaj trupoj liberigis Argovion, Möriken-Wildegg fariĝis komunumo de la distrikto Lencburgo en la nove fondita Kantono Argovio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Distrikto Lencburgo
Ammerswil - Boniswil - Brunegg - Dintikon - Egliswil - Fahrwangen - Hallwil - Hendschiken - Holderbank - Hunzenschwil - Lencburgo - Meisterschwanden - Möriken-Wildegg - Niederlenz - Othmarsingen - Rupperswil - Schafisheim - Seengen - Seon - Staufen