Affeltrangen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Wildern)
Affeltrangen
Blazono de Affeltrangen
Affeltrangen
komunumo en Svislando
Kantono Turgovio
Distrikto Weinfelden
Koordinatoj  47° 31′ 0″ N 9° 1′ 0″ O / 47.51667 °N, 9.01667 °O / 47.51667; 9.01667 (mapo)Koordinatoj: 47° 31′ 0″ N 9° 1′ 0″ O / 47.51667 °N, 9.01667 °O / 47.51667; 9.01667 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2246
Areo 14,4 km²
Alteco 489 m super marnivelo
Poŝtkodo 9556
Komunumkodo 4711
Mapo de Affeltrangen
vdr

Affeltrangen estas komunumo de la distrikto Weinfelden (ĝis la 31-a de decembro de 2010 de la distrikto Münchwilen) de Kantono Turgovio, Svislando. Ĝi havis 2246 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Affeltrangen situas en supra parto de la Lauche-Valo.

La komunumo konsistas el la municipoj, vilaĝoj kaj setlejoj Azenwilen, Battlehausen, Bohl, Bollsteg, Breite, Buch ĉe Märwil, Ghürst, Himmenreich, Isenegg, Kaltenbrunnen, Kreuzegg, Langnau, Maltbach, Märwil, Nägelishub, Rüti, Wildern kaj Zezikon.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

Affeltrangen limas en nordo al Amlikon-Bissegg, en nordoriento kaj oriento al Bussnang, en sudo al Braunau kaj Tobel-Tägerschen, kan en okcidento al Lommis kaj Thundorf.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La komunumo Affeltrangen disponas kun la haltejoj Tobel-Affeltrangen kaj Märwil pri du stacioj ĉe la trajnlinio de Wil al Weinfelden, kiujn servas la turgovia fervojkompanio THURBO AG per regionaj trajnoj, kiuj cirkulas en duonhora kadenco.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Affeltrangen datiĝas el la jaro 779 kiel Affaltrawangas, tiu de Zezikon el 811 kiel Zezinchovun, tiu de Märwil el 827 kiel Marinwilare kaj tiu de Buch el 1228 kiel Buch.

La hodiaŭa politika komunumo Affeltrangen estiĝs la 1-an de januaro kadre de la Turgovia Komunumreformo per kunigo de la antaŭaj municipkomunumoj Affeltrangen, Buch ĉe Märwil, Märwil kaj Zezikon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]