Alterswil FR

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Wilersgut)
- La mallongigo FR en Alterswil FR staras por la svisa Kantono Friburgo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Alterswil.

Alterswil
Blazono de Alterswil
Preĝejo de Alterswil
Preĝejo de Alterswil
Preĝejo de Alterswil
former municipality of Switzerland • komunumoparto en Germanio
Kantono Friburgo
Distrikto Sinĝino
Koordinatoj  46° 47′ 41″ N 7° 15′ 38″ O / 46.79472 °N, 7.26056 °O / 46.79472; 7.26056 (mapo)Koordinatoj: 46° 47′ 41″ N 7° 15′ 38″ O / 46.79472 °N, 7.26056 °O / 46.79472; 7.26056 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1929
Areo 16,11 km²
Alteco 758 m super marnivelo
Poŝtkodo 1715
Komunumkodo 2291
Mapo de Alterswil
Mapo de Alterswil
Mapo de Alterswil
vdr

Alterswil estas komunumo en la distrikto Sinĝino en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 1929 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Alterswil situas en la monteta regiono de la orienta Friburga Mezlando okcidente de la rivero Sinĝino, kiu formas la orientan komunumlimon kaj la limo al Kantono Berno. Krom la vilaĝo Atlerswil al la komunumo apartenas al vilaĝetoj kaj setlejoj Beniwil (sur alteco de 750 m s.m.), Galteren (sur alteco de 700 m s.m.), Geriwil (sur alteco de 753 m s.m.), Heimberg (sur alteco de 805 m s.m.), Hergarten (sur alteco de 835 m s.m.), Ober Maggenberg (sur alteco de 899 m s.m.), Muren (sur alteco de 758 m s.m.), Seeli (sur alteco de 748 m s.m.), Wengliswil (sur alteco de 804 m s.m.), Wilersgut (sur alteco de 846 m s.m.), kaj Wolgiswil (sur alteco de 717 m s.m.).[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 16,11 km², de kiuj 16,2% estas kovritaj de arbaro, 76,4% servas por agrikulturo kaj 6,6% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Alterswil limas en nordoriento al Sankt-Antoni, en oriento al Schwarzenburg, en sudoriento al Guggisberg, en sudsudoriento al Plaffeien, en sudo al Brünisried, en sudokcidento al Sankt-Urso, kaj en nordokcidento al Tafers.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra la komunumo kondukas la kantona ĉefvojo n-ro 177 de Tafers al Plaffeien. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A12 troviĝas en Düdingen proksimume 7 kilometrojn nordokcidente de la komunumo. Per la buslinio de Friburgo tra Tafers al Plaffeien kaj la lago Schwarzsee la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Alterswil datiĝas el la jaro 1148 kiel Alterihcwilere. en 1148 Alterswil apartenis al la Priorejo Rüeggisberg. En la jaro 1386 Alterswil estis rabobruligita de la berna armeo. En la jaro 1442 Rüeggsiberg vendis sian feŭdon en Alterswil al la urbo Friburgo, kaj Alterswil estis integrita al la Malnova Kamparo de Friburgo al la grandparoĥo de Tafers, al kiu ĝi kiel Juch-Kvartalo (en alemana lingvo Juchschrot) apartenis ĝis 1831, kiam la kvartaloj de Tafers estis dividitaj kaj el la Juch-Kvartalo fariĝis la komunumo Alterswil, kiu ĝis 1848 apartenis al la Germana distrikto de Friburgo kaj poste surbaze de la nova kantona konstitucio estis integrita al la distrikto Sinĝino.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]