Wilfred Owen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Wilfred Owen

Wilfred OWEN (n. la 18-an de marto 1893, m. la 4-an de novembro 1918) estis angla poeto fama pro siaj poemoj pri la Unua Mondmilito.

Frua Vivo[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis proksime al Oswestry, Shropshire en komforta domo posedata de sia avo, sed, post ties morto en 1897, la familio devis translokiĝi al malriĉa distrikto de Birkenhead. En 1911 li deziris eniri la Universitato de Londono, sed li ne gajnis stipendion kaj sen tio mankis al li la necesa mono pagi universitatajn studojn. Li iĝis helpanto de pastro en Reading kaj ankaŭ instruis en lernejo de la urbo. Li ĉeestis lecionojn pri botaniko ĉe University College (nun la Universitato de Reading), Reading kaj poste senpage studis tie la anglosaksan lingvon. Post tio li instruis la anglan kaj francan lingvojn en Berlitz-lernejo, Bordeauxx, Francio.

Unua Mondmilito[redakti | redakti fonton]

La 15-an de oktobro 1915 li eniris la britan regimenton la Artists Rifles. En januaro 1917 li iĝis duranga leŭtenanto en la Manchester Regimento. En Francio la armeaj vivkondiĉoj kaj la militado konsternegis lin, sed li konscience batalis. Unu fojon li pasis tri tagojn en obus-truo antaŭ ol esti savata. Suferinte pro obus-ŝoko li iris al hospitalo proksime al Edinburgo kie li renkontis la poeton Siegfried Sassoon, kiu instigis lin daŭre verki poemojn pri la milito. Post mallonga periodo de instruado en lernejo, li realiĝis al la regimento kaj faris malpezajn devojn. Sassoon forte klopodis persvadi Wilfred Owen ne plu batali en Francio, sed, sen diri ion al sia amiko, en 1918 Owen reiris al Francio. Tie en oktobro li kaj siaj soldatoj kaptis fortajn germanajn lokojn proksime al la vilaĝo Joncourt. Li mortis batalante la 4-an de novembro 1918, nur unu semajnon antaŭ la militpaŭzon. Li estis entombigita en milittombejo en Ors, en nordorienta Francio. Postume li ricevis la medalon Military Cross.

Poemoj[redakti | redakti fonton]

En liaj poemoj li ŝoke kaj realisme priskribis la tranĉean militadon. Foje li uzis satiron. Lin inspiris kolerego pri la milito kaj la malŝparo de homaj vivoj. Pluraj poemoj enhavas samsekseman tonon. Parte pro la influo de Siegfried Sassoon, ekde 1917 lia stilo iĝis pli simpla kaj familiara. Li ofte uzis duonrimojn kaj asonancon.

Multaj poemoj ne eldoniĝis dum lia vivo. Post lia morto, Siegfried Sassoon ĉampionis lian verkaron, kaj estas manuskriptoj de poemoj kun notoj de Sassoon.

La komponisto Benjamin Britten uzis naŭ poemojn por sia War Requiem (1962).

Monumentoj[redakti | redakti fonton]

Krom la tombo ĉe Ors, estas monumentoj en Oswestry kaj Shrewsbury. La 11-an de novembro 1985, en Abatejo Westminster, senvualiĝis monumento memore al dek ses militpoetoj, inter kiuj estis Wilfred Owen.