Vilfrido de Jorko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Wilfrid (n. ĉ.633, m. ĉ.709) estis anglosaksa sanktulo kaj ĉefepiskopo de Jorko, Anglio. Li ludis gravan rolon en la evoluo de la anglosaksa eklezio.

Frua vivo

Li naskiĝis en Northumbria ĉ.633, kaj devenis de nobela familio. Kiam li havis ĉirkaŭ dek-kvar jarojn, kverelo kun lia duonpatrino forpelis lin de la familia domo. Sur valoraj ĉevaloj li kaj pluraj kunuloj rajdis al la reĝa kortego. Tie li ĝuis la favoron de Eanflaed, edzinon de la reĝo Oswiu. Ŝi sendis lin al Lindisfarne, kie li studis sub Cudda, monaĥo kaj antaŭa sekvanto de Oswiu. De tie li iris al Canterbury kie li pasis tri jarojn ĉe la reĝa kortego, loĝante kun amikoj de la reĝino. Li ĝuis la favoron de Hlothere, kuzo de Eanflaed kaj posta reĝo de Kent. En Kent li renkontis la anglosaksan ekleziulon Benedikton Biscop.

Ne post 658 Wilfrid pilgrimis al Romo kun Benedikto Biscop. Tie li lernis la roman rimedon por kalkuli la daton de Pasko. Versajne estis dum tiu vojaĝo ke Wilfrid iĝis monaĥo.

Abato de Ripon

Ĉirkaŭ 658, post kiam Wilfrid revenis al Northumbria, Cenwalh, reĝo de Wessex, rekomendis Wilfrid al Alhfrith, filo de Oswiu, kiel ekleziulo kiu bone konis la kutimojn de la roma eklezio. Tiutempe Ahlfrith regis Deira sub sia patro. Ahlfrith nomumis lin abato de Ripon, kie li forpelis sian antaŭulon kaj aliajn monaĥojn (inkluzive Sanktan Cuthbert) kiuj sekvis la kutimojn de la kelta eklezio, ne tiujn de la roma. Li enkondukis la regulojn de la benediktanoj, kaj diris ke li estis la unua abato kiu tion faris. Post nelonge Agilbert, episkopo de Dorchester, Wessex, ordinis lin pastro. Wilfrid venigis Ceolfrith, monaĥon de Abatejo Gilling, Jorkŝiro, kie la plejparto de la monaĥoj estis mortintaj pro pesto. Wilfrid ordinis Ceolfrith pastro kaj permesis ke li iru al la monaĥejo de Wearmouth kiel abato.

Sinodo de Whitby

En Northumbria iuj kristanoj sekvis la kutimojn de la kelta eklezio kaj aliaj, tiujn de la roma. Ili kalkulis la daton de Pasko laŭ malsamaj manieroj, kaj estis aliaj diferencoj. En 664 Oswiu alvokis la Sinodon de Whitby por diskuti la diferencojn. Tie Wilfrid ĉampionis la romajn kutimojn. Kiam li diris ke Jesuo Kristo konfidis la ŝlosilojn de la ĉielo al Sankta Petro, kaj ke tial nur ties sekvantoj rajtis decidi gravajn ekleziajn aferojn, Oswiu tuj proklamis ke la roma tradicio venkis. Verŝajne Oswiu influiĝis de la deziro unuigi la eklezion en sia regno. Poste multaj monaĥoj kaj pastroj kiuj sekvis la keltajn kutimojn retiris sin al Skotlando kaj Irlando, lasante Wilfrid inter la plej gravaj ekleziuloj en Northumbria.

Episkopo de Jorko

En 665 Wilfrid iĝis episkopo. Ne certas kiun diocezon li inicie estris, sed eble estis tiu de Jorko. Certe post nelonge li estis episkopo de Jorko. Laŭ la anglosaksa historiisto Bede, estis Ahlfrith, filo de Oswiu, kiu nomumis lin episkopo de Jorko, kaj poste Oswiu mem nomumis rivalan kandidaton.

Wilfrid kredis ke, pro iom komplikaj kialoj, neniu anglosaksa episkopo estis konsekrita ĝustmaniere, kaj tial rifuzis esti konsekrata de aliaj episkopoj en Anglio. (Li ĉiam estis severa ĉampiono de la oficialaj reguloj de la roma eklezio.) Li iris al Compiègne kie Agilbert (kiu estis episkopo de tiu urbo) konsekris lin, kune kun ok aliaj episkopoj de Francio. La naŭ episkopoj portis lin sur portebla trono en la konstruaĵon kie la konsekra rito okazis.

Tamen li prokrastis sian revenon al Jorko. Survoje lia ŝipo estis ventpelata al la marbordo de Sussex, kiu estis pagana: Wilfrid kaj siaj kunuloj estis atakataj sed mortigis la ĉefan paganan sacerdoton kaj eskapis. Dum Wilfrid forestis, Oswiu nomumis Sanktan Chad kiel episkopo de Jorko. Wilfrid pasis tri jarojn ĉe sia monaĥejo de Ripon.

Wulfhere, reĝo de Mercia, donis al Wilfrid grandajn bienojn por novaj monaĥejoj. En 669 eble estis Wilfrid kiu persvadis reĝon Ecgberht de Kent ŝanĝi forlasatan romian fortikaĵon en preĝejon.

En 669, Teodoro de Tarso iĝis ĉefepiskopo de Canterbury. Li kredis ke Chad estis neĝuste konsekrita kiel episkopo de Jorko kaj senpostenigis lin. Wilfrid fine ja estis episkopo de Jorko, kvankam li daŭre estris la monaĥejojn de Ripon kaj Hexham. La morto de Oswiu en 760 forigis eblan kontraŭulon.

Wilfrid fondis benediktanajn monaĥejojn, restaŭris la iom kadukan katedralon de Jorko, kaj fondis novajn preĝejojn. Li ĉampionis la uzon de ĉantoj kaj antifonojn dum diservoj, kaj verŝajne venigis al Ripon Eddius Stephanus por instrui al la monaĥoj kiel ĉanti. (Eddius Stephanus poste verkis biografion de Wilfrid.) Li estis inter la unuaj anglosaksaj ekleziuloj kiuj uzis ĉartojn por registri donacojn al la eklezio.

Dum la 670-a jardeko, Wilfrid helpis la merovidan Dagobert la 2-a reveni el ekzilo en Irlando al sia regno en Francio.

Li forte kaj iom fanatike batalis kontraŭ tiuj kiuj deziris reteni paganajn aŭ keltajn kristanajn tradiciojn. En Melrose (Skotlando) li fondis preĝejon ĉe pagana sanktejo.

Kiam li vojaĝis en sia diocezo, Wilfrid estis akompanata de batalistoj. Iam li sendis bataliston por forkapti knabon promesitan al monaĥejo, kies gepatroj ŝanĝis sian intencon. Wilfrid neniam humilis kaj vivis pli kiel princo ol kiel ekleziulo - kontraste al la tre simpla vivmaniero de la episkopoj kiuj sekvis la keltan tradicion. Li estis kritikata ĉar liaj sekvantoj portis luksajn vestaĵojn taŭgajn al reĝa domanaro.

Forpelo

En 677 aŭ 678 Wilfrid akre kverelis kun Ecgfrith, kiu sekvis Oswiu kiel reĝo de Northumbria, kaj estis forpelata de Jorko. Eblas ke Hilda de Whitby, al kiu li malplaĉis, ludas rolon rilate la forpelon. Ecgfrith verŝajne koleris ĉar Wilfrid kuraĝigis sian edzinon Aethelthryth iĝi monaĥino. Aethelthryth donis al Wilfrid bienojn kie li fondis la abatejon de Hexham, kaj eblas ke tiuj bienoj estis dotbienoj kiujn Aethelfryth ne rajtis fordoni. Ecgfrith reedziĝis al Eormenburg, kiu deziris havi la bienojn.

Teodoro de Tarso profitis de la tikla situacio de Wilfrid por krei novajn diocezojn en Northumbria. Wilfrid protestis ke la novaj epiksopoj sekvis keltajn tradiciojn kaj tial ne rajtis enposteniĝi; kaj li asertis ke li, kiel episkopo de Jorko, superu la novajn diocezojn. Teodoro neniam akceptis tiujn pretendojn kaj asertis ke li mem rajtis estri la eklezion tratute Anglion. Estis la origino de longdaŭra disputo inter la ĉefepiskopoj de Canterbury kaj Jorko - disputo kiu daŭris plurajn jarcentojn.

Apelacio al la papo

Wilfrid iris al Romo por peticii la papon. Li estis la unua ekleziulo de Anglio kiu petis la subtenon de papo kontraŭ decidoj de reĝo aŭ aliaj ekleziuloj. Survoje li estis ventpelata al Frisio, kie li klopodis konverti la paganan popolon. Laŭ Eddius Stephanus, la plejparto de la nobelaro konvertiĝis, sed ili baldaŭ reiĝis paganoj.

Dum li vojaĝis tra Francio, Dagobert la 2-a deziris nomumi lin episkopo de Strasburgo, sed Wilfrid rifuzis, dezirante rehavi la diocezon de Jorko. En Italio, li ĉeestis la kortegon de Perctarit, reĝo de la lombardoj.

En 679 la papo Agatono, alvokis konsilion kies ĉefa celo estis diskuti teologian problemon. La konsilio ankaŭ diskutis la aferojn de Wilfrid, kaj decidis ke Wilfrid rehavu la diocezon de Jorko, sed ĝi aprobis la novajn diocezojn, kvankam ĝi konfidis al Wilfrid la rajton nomumi la episkopojn. (Tiel la diocezo de Jorko iĝis ĉefdiocezo.) Ĝi ankaŭ decidis ke Wilfrid daŭre estru monaĥejojn de kiuj li estis senigita, kaj ke la monaĥejo de Hexham kaj Ripon estu superataj de la papo mem.

Reveno en Anglion

Laŭ Eddius Stephanus, survoje al Anglio Wilfrid mirakle eskapis de Ebroin, merovida reganto kiu deziris malliberigi lin. En 680, antaŭ reĝo konsilio de Northumbria, Wilfrid montris la papan dekreton kiu enhavis la decidojn de la papa konsilio. Tamen Ecgfrith rifuzis agnoski la decidojn, mallonge malliberigis Wilfrid, kaj poste ekzilis lin.

Sussex

Wilfrid iris al la kortego de Aethelwealh, reĝo de Sussex. Tie li pasis kvin jarojn, konvertante la paganojn. Aethelwealh donis al li bienon en Selsey, kie li fondis abatejon. Laŭ la historiisto Bede, la misiado de Wilfrid sukcesis pro du kialoj: unue, li instruis la loĝantojn de Sussex kiel fiŝkapti; kaj due, kiam li ekbaptis konvertitojn, senpluveco mirakle ĉesis.

Erkenwald, episkopo de Londono, subtenis Wilfrid kaj aranĝis amikiĝon de Wilfrid kaj Teodoro de Tarso, la ĉefepiskopo de Canterbury.

Reveno al Northumbria

En 686 Ecgfrith mortis, kaj la nova reĝo de Northumbria, Aldfrith, alvokis Wilfrid, post peto de Teodoro de Tarso. Wilfrid denove iĝis episkopo de Jorko. Ŝajne lia bazo estis la monaĥejo de Ripon. Sed sekvis novaj kvereloj pri bienoj kiujn la reĝo deziris rehavi. Denove Wilfrid estis forpelata.

Mercia

Li iris al Mercia, kiel li servis kiel episkopo, eble de Leicester. Tie li subtenis mision al Frisio estrata de Willibrord, antaŭa monaĥo de Ripon.

Ĉe Ely, en 695 li ĉeestis la eltombigon de la restaĵoj de Reĝino Aethelfryth, kiu mortis tie en 679. La kadavro estis neputrinta, kaj pro tio oni deklaris ŝin sanktulino.

Lastaj jaroj

Ĉirkaŭ 700 Wilfrid denove apelaciis al la papo pri la diocezo de Jorko. La papo petis konsilion en Anglio decidi la aferon. En 702 Aldfrith de Northumbria konfirmis lian forpelon. La konsilio, estrata de Berhtwald, la nova ĉefepiskopo de Canterbury, senigis Wilfrid de siaj monaĥejoj krom Ripon, kaj malpermesis lin esti episkopo. Sekvis plua apelacio al la papo, kaj ĉi-fojon Wilfrid denove vojaĝis al Romo, survoje vizitante Willibrord en Frisio. En Romo la papo alvokis konsilion kiu decidis ke Wilfrid rehavu la diocezon de Jorko, sed komandis la alvokon de plua konsilio en Anglio por fine decidi la aferon. Wilfrid malkontentis ĉar la papo diskutis la aferon kun siaj konsilantoj en la greka, kiun li ne scipovis.

Survoje al Anglio, Wilfrid suferis pro ikto, sed alvenis al Kent ne post 705. Aldfrith mortis en 704 kaj la nova reĝo de Northumbria, Eadwulf, antaŭe estis amiko de Wilfrid. Tamen li malpermesis Wilfrid eniri Northumbria, sendube kredante ke Wilfred okaziĝus pluajn akrajn kverelojn. En 705 Eadwulf detroniĝis kaj estis sekvata de Osred la 1-a, de kiu Wilfrid estis la religia konsilanto dum lia infaneco. En 706 Wilfrid regajnis la monaĥejojn de Ripon kaj Hexham, post kiam Johano de Beverley, abato de Hexham, iĝis episkopo de Jorko en 705. Wilfrid servis kiel episkopo de Hexham, kaj ne plu pretendis la diocezon de Jorko. Li loĝis ĉe sia ŝatata Ripon. Li mortis ĉe Oundle (post dua ikto en 708) ĉirkaŭ 709. Li testamentis grandajn sumojn al la monaĥejoj de Ripon kaj Hexham. Post nelonge li estis venerata kiel sanktulo.

Ŝablono:LigoElstara