Wilfrid Walwyn Padfield

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Wilfrid Walwyn PADFIELD (padfild) estis angla inĝeniero. Li naskiĝis la 15-an de julio 1878. Kelkajn jarojn li funkciis kiel ano de la Lingva Komitato.

Wilfrid Walwyn Padfield fondis Esperanto-Societon en Ipswich en 1905. Li tradukis la verkaĵon „Por Arbitracio“ de Andrew Carnegie, kaj verkis artikolojn kaj lingvajn notojn por „Scienca Revuo“, „Socia Revuo“ kaj aliaj publikaĵoj.