Wilfrid la 2-a (Jorko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Wilfrid la 2-a (m. la 29-an de aprilo 745 aŭ 746) estis ĉefepiskopo de Jorko, Anglio de 721 al 732.

Li studis ĉe la abatejo de Whitby dum Hilda de Whitby estis abatino. En 718 li iĝis kunepiskopo de Johano de Beverley, tiam ĉefepiskopo de Jorko. En 721 Johano mortis. La sekvantan jaron Wilfrid konsekriĝis kiel ties sekvulo. Li multe plibeligis la katedralon de Jorko.

En 732 aŭ li demisiis aŭ li estis senpostenigata. Post lia morto li estis kanonizata, kaj lia fest-tago estas la 29-an de aprilo.