Wilhelm August Rieder

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Wilhelm August Rieder (sagomarkita) en la rondo de pliaj amikoj de Schubert dum „Ŝubertiado“. Desegnaĵo de Moritz von Schwind, en 1868 desegnita laŭ memoro

Wilhelm August Rieder (naskiĝis la 30-an de oktobro 1796 en Oberdöbling, nun urboparto de Vieno; mortis la 8-an de septembro 1880 en Vieno) estis aŭstra portreta, ĝenra kaj historia pentristo samkiel desegnisto kaj litografiisto. Li estas la ple konata portretisto de Franz Schubert.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Wilhelm August Rieder: Portreto de komponisto Franz Schubert, majon de 1825. „sepia desegno“ (laŭ Ernst Hilmar lumpresaĵo (sungravuraĵo) de la 19-a jc.) laŭ akvarelo de Rieder, signita de Rieder (maldekstre supre) kaj Schubert (dekstre supre).

Wilhelm August Rieder estis la dua filo de Ambros Rieder, instruisto, ĥorestro kaj komponisto de pli ol 500 plejparte ekleziaj verkoj. Li vivis kiel siaj kvar fratoj en sia naskiĝloko, ĝis kiam lia patro transloĝiĝis al Perchtoldsdorf ĉe Vieno. Tiu ĉi instruis lin pri la bazlernejaj fakoj kaj pri muziko.

Baldaŭ evidentiĝis lia desegnotalento, kaj Rieder jam en la aĝo de dek ses jaroj iris al la Akademio de Vidaj Artoj je Vieno. Tie li lernis de Hubert Maurer (naskiĝinta en 1738; mortinta en 1818). Ĝis 1824 li studis ĉe la akademi kaj diplomiĝis en 1825. Lia frua verkaro laŭstilas la nazarenisman arton.

La certe ne bonhavan filon de instruisto el Perchtoldsdorf patronis sektretario Valentin Günther, amiko de Mozart, kaj Franz Christoph Artmann, malsupra-aŭstra registara sekretario, kiu senpage donis al juna Rieder loĝon kaj manĝon kaj ankaŭ pagis dum kvin jaroj la studon. Post tio denove mecentatoj antaŭenigis lin, ekzemple Grafo Sarau per mendo de kopiaĵoj en la Belvidejo-Galerio je Vieno. Ekde 1857 ĝis 1878 li estis zorgisto de ĉi tiu galerio.

Lia rilato kun Franz Schubert[redakti | redakti fonton]

Wilhelm August Rieder: Portreto de komponisto Franz Schubert, 1875. Oleopentraĵo laŭ la akvarelo.

Dum sia studo ĉe la akademio Rieder eniris la amikan rondon de pentristoj kaj poetoj ĉirkaŭ Franz Schubert. Schubert kaj Rieder estis samaĝaj kaj baldaŭ havis amikan interrilaton. Rieder disponis en sia loĝejo pri piano, Schubert tamen ne. Li proponis al Schubert uzi la pianon, ĉar li baldaŭ estis ekkoninta ties grandan talenton. Schubert uzis tiun je ofteco, kiu al Rieder baldaŭ fariĝis teda. Ili do interkonsentis signalon: kiam je certa fenestro la kurtenoj estis kuntiritaj, Rieder volis havi trankvilon.

En 1825 ekestis la plej fama bildo de Rieder pri Schubert, kiu montras la komponiston, sidantan sur seĝo, kun okulvitroj. Moritz von Schwind nomis ĝin „la verŝajne plej bona Schubert-bildo“. Rieder rapide skizis ĝin en 1825, kiam li fuĝis antaŭ pluvego en la subluan loĝejon de sia amiko Schubert. Rieder ankaŭ partoprenis plurfoje „Ŝubertiadojn“. Post la morto de Schubert en 1828 malfirmiĝis la kontakto al ties amikoj.

La viena Schubert-memorejo konservas multajn Schubert-portretojn de W. A. Rieder en la „Naskiĝdomo“, Nußdorfer Straße 54, (oleopentraĵo el 1875 en la loĝoĉambro, ekestinta laŭ la akvarelo el 1825) kaj „Mortoĉambro“, Kettenbrückengasse 6.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Wilhelm August Rieder: Portreto de infano kun krucitaj brakoj, 1846 aŭ pli malfrue
Wilhelm August Rieder: La adoro de la Infano

Por la Belvidejo-Galerio je Vieno Rieder inter alie kopiis:

  • „Arkoskulptisto“ de Correggio
  • „Sankta Justina“ de Sacchis de Pordenone
  • „Helene Fourment“ (edzino de Rubens) de Rubens
  • „Amatino de Ticiano“ de Ticiano

Liaj portretoj (krom tiuj de Franz Schubert):

  • Ferdinando kaj Aŭgusto, Princoj de Saksujo-Coburg, kun hungara kostumo
  • Gardokapitano Markizo de Somariva
  • Kortega konsilisto Demeter von Görög
  • Imperiestro Francisko la 1-a kun aŭstra imperiestra kostumo, en natura grando, por la universitata salono en Graz
  • „Infano kun krucitaj brakoj“, 1846
  • „Portreto de belga oficiro civilvestita“, 1836
  • „Portretto de Georg Hubmer, malliberejestro en Naßwaldthal“, aŭguston de 1819
  • kaj multaj aliaj, oleopentritaj kaj etaj.

Ekleziaj temoj:

  • „Kristo ĉe olivarba monto surgenue kaj preĝanta“ (pli malfrue disvastigita per multaj, parte mezkvalitaj kopioj)
  • „Sankta Hieronimo“, en 1820 en artekspozicio
  • „Sankta Rozalia“, pli malgranda oleopentraĵo
  • „Sankta Rozalia“, je natura grando
  • „Sankta Elizabeta“, 1839
  • „Sankta Katarina de Sieno“, ekspoziciita en 1842 je Popolĝardeno de Vieno.
  • „La adorado de la Infano“
  • Hagar en la dezerto“

El liaj pli malgrandaj akvareloj, plejofte pri historiaj temoj, nomendas:

  • „La adorado de la paŝtistoj“
  • „Elizabeta, landgrafino de Turungujo“
  • „La bonfaremo de Sankta Elizabeta“
  • Amikeclibraj paĝoj por la ge-cefdukoj Ludoviko kaj Maria Elisabeth.

Kelkaj verkoj de Rieder estis rigardeblaj en la ekpozicioj de la Akademio de Vidaj Artoj je Vieno:

  • 1820 „Kabano sur la Neĝo-Monto“
  • 1826 „Ŝipistino el Supra Aŭstrujo“
  • 1841 „La lilio de St. Leonhard“ laŭ la romano ‚Karcero de Edinburgo‘ de Walter Scott
  • 1843 „Maria Stuart adiaŭas“, ilustraĵo de la romano‚Karcero de Edinburgo‘ de Walter Scott“
  • 1844 „Sceno ella romano‚Karcero de Edinburgo‘ de Walter Scott“
  • „Madono“
  • 1845 „Fruktovenda knabino“

La plej multaj verkoj de Wilhelm August Rieder nun troviĝas en privata posedo kaj en etaj kolektoj.

Fonto: Aŭstra Nacia Biblioteko.

Literaturo[redakti | redakti fonton]