Wilhelm Busch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Wilhelm Busch
Memportreto de Wilhelm Busch
Memportreto de Wilhelm Busch
Naskiĝis Heinrich Christian Wilhelm Busch
la 15-an de aprilo 1832 (nun 1832-04-15) (75-jara)
en Wiedensahl, Flag of Hanover (1692).svg Hanovro
Mortis la 9-an de januaro 1908
en Mechtshausen (hodiaŭ parto de Seesen), Flago-de-la-Germana-Regno.svg Germana Regno
Nacieco germano
Edukado Politeknika Altlernejo Hanovro, Arta Akademio Düsseldorf, Reĝa Akademio de Belartoj Antverpeno, Akademio de Belartoj Munkeno
Ĝenroj karikaturo, pentrado, poezio
Notindaj verko(j) Max und Moritz
Subskribo Signature of Wilhelm Busch.gif
v  d  r
Information icon.svg

Wilhelm BUSCH [VILhelm Buŝ] (naskiĝis la 15-an de aprilo 1832; mortis la 9-an de januaro 1908) estis germana verkisto, pentristo kaj desegnisto.

Li estis unu de la plej gravaj humorecaj aŭtoroj de germanio. Pro liaj satiraj bildrakontoj kun versoj li estas juĝata unu de la prapatroj de la komiksoj.

Li naskiĝis en norda Germanio, Wiedensahl. Li havis 6 pli junajn gefratojn. Li 9-jara translokiĝis al sia onklo, pastoro Georg Kleine, kiu respondecis pri edukado kaj bonfarto de la knabo. Li pasigis 7 jarojn ĉe la onklo en Ebergötzen, apud Göttingen.

Aŭtune 1847 li komencis la studadon de inĝenierado, nome maŝinkonstruado en la politeknika altlernejo en Hannover. Kvankam li ege klopodis esti bona studanto, li tamen jam sentis, ke tiu profesio ne povas esti lia vivocelo. La arto pli allogis lin. Liaj kajeroj estis ĝisrande plenaj de desegnaĵoj kaj karikaturoj pri aliaj instruistoj.

En la jaro 1851 li – kontraŭ volo de la patro – decidis forlasi la altlernejon kaj komencis studi desegnoarton en la akademio en Düsseldorf. Sed ankaŭ tio ne plaĉis al li kaj jam en 1852 li ŝanĝis la studolokon al Antverpeno en Belgio. Tie li entuziasmiĝis pri la nederlanda pentroarto kaj – komparante la sian kun ĝi – samtempe dubis pri siaj personaj artokapabloj. Kritikema kontraŭ si mem li neniigis multajn siajn bildojn kaj signis nur tiujn, kiujn li opiniis bonaj. Post nur unu jaro, li skribis al la gepatroj: „Mi pensas, ke mi estas veninta al la punkto, kie mi finis miajn antaŭstudojn kaj pro tio mi esperas, ke mi baldaŭ povas esti inter vi por daŭrigi miajn studojn laŭ la naturo.”

Denove hejme, li multe legis fabelojn, ofte vizitis la onklon kaj okupiĝis pri ties abeloj, ludis en amatora teatro kaj daŭre desegnis - ĉio ĉi ne plaĉis al la patro, ĉar per tio oni ne povas perlabori monon. Nur post persvadoj de la patrino kaj de la onklo, la ĉagrenita patro estis preta lastafoje elspezi monon por daŭrigi studojn de la filo, nun en la akademio pri arto en Munkeno. Tio okazis en 1854. Tie la eldonisto Caspar Braun malkovris en Busch talentan karikaturiston kaj proponis al li desegnan kunlaboron en sia gazeto „Fliegende Blätter/ Flugantaj Folioj”. Jen Wilhelm Busch unuafoje en sia vivo enspezis monon per siaj artaĵoj. Baldaŭ li ne nur desegnis, sed aldonis al siaj desegnaĵoj memfaritan tekston. Tamen, la unuaj bildhistorioj tute ne vendiĝis. Pro tio li eĉ donace volis doni al iu eldonisto la historietojn pri Max und Moritz, sed tiu eĉ senkoste ne volis akcepti ilin. Do, Busch proponis ilin en 1865 denove al Caspar Braun. Tiu nun, jam iom pli sperta kaj kun pli da eldonista fantazio, ekkonis la valoron de la bildrakonto kaj akceptis ĝin kontraŭ unufoja pago de 1000 guldenoj. Li bone investis – la verko fariĝis la plej granda sukceso de la eldonejo. Busch per ĝi ja famiĝis, sed pro la kontrakto pri unufoja pago ĉiuj rajtoj kaj enspezoj restis ĉe la eldonisto. Ekde tiam ankaŭ liaj aliaj bildhistorioj bone vendiĝis, profite nun ankaŭ al la aŭtoro.

La privata vivo de Busch estis nespektakla. Foje liaj inventoj spegulas trajtojn el la propra vivo. Ĉar li estis fumanto, kelkaj el liaj figuroj prezentiĝas kiel gajaj kaj ĝuantaj fumantoj. Neniam li edziĝis, kvankam en liaj rakontoj ofte temas pri scenoj de la geedza vivo. Sed plej ofte li moke, ironie, eĉ sarkasme komentis la familian kunvivadon. Precipe li ridindigis tiajn edzojn, en kies domo regas la edzino. Tamen, la rilatoj kaj la leterkontaktoj al diversaj virinoj estis amikecaj kaj parte daŭris ĝis la vivofino.

Post plurjara vivo en grandaj urboj kiel Hanovro, Duseldorfo, Antverpeno, Munkeno kaj Frankfurto, li revenis en 1872 al sia trankvila naskiĝloko Wiedensahl. Tie li verkis multajn poemojn, skribis sian biografion kaj multe pentris laŭ la naturo. Malgraŭ lia kvieta ĉirkaŭaĵo, liaj satiroj dum la tempo ĉiam fariĝis pli akraj. En 1898 li translokiĝis kune kun sia fratino al sia nevo, pastoro Otto Nöldeke en Mechtshausen/Harz. Tie li retireme pasigis sian vesperon. Li mortis en 1908 kiel mondfama aŭtoro (pro kormalforto).

La verkaro de Busch konsistas ĉefe el satiraj bildsekvoj kaj koncizaj tekstoj, kiuj ofte primokas la mensogemon kaj la hipokritecon de la siatempa filistraro.

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

Max kaj Moritz
  • Max und Moritz (1865)
  • Die fromme Helene (1872)
  • Kritik des Herzens (1874)
  • Abenteuer eines Junggesellen (1876)
  • Maler Klecksel (1884)
  • Zu guter Letzt (1904)
  • Sein und Schein (1909)

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Aventuro de fraŭlo /sen jaro. Trad.: Hugo Kraus
Originala titolo: Abenteuer eines Junggesellen

Maks' kaj Moĉjo (el Retarkivo 2005) 1999, Interrete, trad. ĉ. 1970 fare de PEJNO Simono
Originala titolo: Max und Moritz

Maks kaj Moric / sen jaro. Trad.: Franz Zwach
Originala titolo: Max und Moritz

Maks kaj Moric : bildrakonto / 1983. Trad.: Wilfried Hofmann
Originala titolo: Max und Moritz

Max kaj Moritz : buba rakonto en sep petoloj / 1984. Trad.: Franz Döring. - Saarbrücken: Iltis-Eld., 1984. - 57 p.
Originala titolo: Max und Moritz

Maks kaj Morits : knaba rakonto en sep bubaĵoj / 1985. Trad.: Rudolf Fischer
Originala titolo: Max und Moritz