Wilhelm Friedrich Ernst Bach

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Wilhelm Friedrich Ernst Bach (* 24-an de majo 1759 en Bückeburg; † 25-an de decembro 1845 en Berlino) estis germana komponisto el la familio Bach.

La plej aĝa filo de la „Bückeburg-a Bach“ Johann Christoph Friedrich Bach estis instruita de sia patro kaj ekde 1778 de sia onklo Johann Christian Bach en Londono, kie li renomiĝis kiel solisto kaj pianinstruisto. Post la morto de la onklo 1782 li vojaĝis al Parizo kaj al Nederlando kaj finfine fariĝis muzikdirektoro en Minden. En 1789 reĝo Frederiko Vilhelmo la 2-a vokis lin al Berlino, kie li fariĝis klavicenisto de la reĝino Friderika de Heslando-Darmstadt. Post ties morto en 1805 li estis klavicenisto kaj kortega kapelmajstro de reĝino Luiza de Meklenburgo-Strelitz kaj muzikinstruisto de la prusaj princoj. Post la morto de reĝino Luiza en 1811 li retiriĝis el ĉiuj postenoj. Princo Henriko, frato de Frederiko Vilhelmo la 3-a de Prusio, koncedis dumvivan pension de 300 imperiaj taleroj por la nepo de J. S. Bach.

De Bach konserviĝis pianomuziko (tri pianokonĉertoj, unu konĉerto por du pianoj, unu pianopeco por ses manoj k. a.), du simfonioj kaj du orkestrosuitoj same kiel lidoj kaj kantatoj.

Wilhelm Friedrich Ernst Bach estis entombigita sur la 2-a Sofia-Tombejo en Berlino.

Eksteraj ligiloj