Wilhelm Fucks

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Wilhelm FUCKS (naskiĝis en 1902 en Leverkusen, Germanio, mortis en 1990) estis germana fizikisto.

En 1938 li fariĝis profesoro pri teoria fiziko je la teknika universitato Akeno, RWTH Aachen. Ekde 1960 li samtempe estis direktoro de la instituto por plasmafiziko de la centro por nuklea esploro en Jülich.

Ankaŭ ekster sia fako li publikigis diversajn librojn. En Formeln zur Macht, formuloj pri potenco en 1965 li kalkulis la supreniron de Ĉinio al tria loko en monda povumo.

Same kvantajn konstatojn faris lia verko lingvistika Theorie der Wortbildung, teorio pri vortfarado.

Ĉiam okaze de la karnavalo li prezentis sian prelegon pri fiziko en speciala karnavala stilo kun sensaciaj, pioniraj eksperimentoj kiel ekz. ŝovo de la tempo.

Verkoj

  • Wilhelm Fucks: Formeln zur Macht formuloj pri potenco. Stuttgart 1965
  • Wilhelm Fucks: Theorie der Wortbildung teorio pri vortfarado. En: Mathematisch-Physikalische Semesterberichte. Bd. 4, 1955, S. 195-212.

Vidu ankaŭ

Sergei Grigorjewitsch Tschebanow